Dollberge
Dollberge estas montoj en la norda Sarlando kaj najbara Rejnlando-Palatinato. Il troviĝas en la sudorienta kaj ĝis 707,4 m alta parto de la Schwarzwälder Hochwald, kiu mem estas parto de las Hunsruko.
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa Dollberge estas al nordoriento etendiĝanta longa montoĉeno en la Naturparko Saar-Hunsrück de ĉirkaŭ Nonnweiler (Sarlando) al Börfink (Rejnlando-Palatinato). La sudokcidenta pinto de la Dollberge situas en la norda Sarlando apud Nonnweiler; la plej granda parta de la montodorso troviĝas en Rejnlando-Palatinato.
Montoj
redaktiAl la Dollberge apartenas – ordigita laŭ la alteco en metroj (m) super marnivelo-:
- Friedrichskopf (alteco 707,4 m), sude de Börfink sur la komunuma teritorio de Brücken, Rejnlando-Palatinato
- Dollberg (alteco 695,4 m), sudoriente de Neuhütten, la plej alta monto de Sarlando
- Vorkastell (alteco 626,0 m) (montosprono kaj burgruino), sudoriente de Börfink, Rejnland-Palatinato
Akvejoj
redaktiInter la Dollberge kaj la „Schwarzwälder Hochwald“ troviĝas la Primtalsperre, akvobaraĵo, trafluata de la rivereto Prims, en kiu la rivereto Allbach enbuŝiĝas. La rivereto Allbach havas sian fonton ĉe la monto “Friedrichskopf”. Ĉe la nordorienta rando de la Dollberge fluas la rivereto Traunbach.
ringremparo de Otzenhausen
redaktiEn la regiono de la sudokcidenta pinto de la Dollberge troviĝas inter Nonnweiler kaj la Dollberg la ringramparo de Otzenhausen, huna ringo, kelta fuĝburgo (opidumo).
Eksteraj ligiloj
redakti- Dollberge, detala mapo de la r Dollberge ĉirkaŭ la monto Dollberg