Traunbach
La rojo Traunbach estas alfluanto de la rivero Nahe en la sudokcidento de la mezmontaro Hunsrück en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato
Traunbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio, |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 19,2 km |
Fluo | |
Fonto | en la Schwarzwälder Hochwald apud Börfink proksime de la monto Erbeskopf |
- Alteco super marnivelo | 646 m |
Enfluejo | apud Neubrücke en la riveron Nahe |
- Alteco | 337 m |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Hengstbach |
Geografio redakti
La rojo havas sian fonton en la arbaro Schwarzwälder Hochwald apud Börfink proksime de la monto Erbeskopf. Ĝi estas 19,2 km longa kaj enfluas apud Neubrücke en la riveron Nahe.
La dekstra alfluanto estas la rojo Hengstbach, kiu havas sian fonton en Neuhütten-Muhl kaj longas 3,728 km.
Flaŭro kaj faŭno redakti
La unuajn kilometrojn la Traunbach fluas tra la arbaro Hochwald kaj poste tra ekstensive uzataj valaj herbejoj. Ambauflanke de la bordo kreskas precipe salikoj kaj alnoj.
Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj. Eŭropa cinklo kaj alciono ankaŭ troviĝas ĉe tiu rivereto.
Ratligoj redakti
- Online-Pegel Abentheuer[rompita ligilo]