Vorkastell
La ringremparo Vorkastell estas fortikaĵo opidumo sur la samnoma kvarcito-sprono en la mezarbaro Schwarzwälder Hochwald sude de Börfink, sur la teritorio de Buhlenberg, en la okcidenta parto de la distrikto Birkenfeld, supre de la profunde entranĉita valo de la rivereto Traunbach. En la ĉirkaŭejo ekzistas pluraj similaj keltaj fortikaĵoj: la multe pli granda ringremparo de Otzenhausen sur la vidalvide situanta Dollberg, pli malgrandaj sur la najbara Ringkopf apud Allenbach kaj la Wildenburg apud Kempfeld. La monto situas en la Nacia parko Hunsrück-Hochwald.
Vorkastell (Buhlenberg) | |||
---|---|---|---|
arkeologia loko • monteto | |||
Alteco | 625 m | ||
Situo | apud Pferdsfeld; distrikto Bad Kreuznach, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Soonwald (Hunsrück) | ||
Geografia situo | 49° 40′ N, 7° 5′ O (mapo)49.6743417.091019Koordinatoj: 49° 40′ N, 7° 5′ O (mapo) | ||
| |||
La remparo kaj ĝia signifo redakti
La ringremparo Vorkastell estas restaĵoj de kelta setlejo sur altaĵo, konstruita de la Treveroj, supozeble en la tempo inter la 5a kaj 3a jarcento a. K. Ĝi servis al la popolo kiel fuĝburgo por homoj kaj dombestoj. La ringmuro el kvarcitaj migraj ŝtonoj havas ovalan formon (ĉ. 80 m x 120 m) kaj havas areon de ĉirkaŭ unu hektaron. [1]