Burgo Wildenburg (Hunsrück)

La burgo Wildenburg estas burgruino apud Kempfeld en la Hunsruko de distrikto Birkenfeld en Rejnlando-Palatinato (Germanujo).

Burgo Wildenburg

elrigardturo de la burgo Wildenburg

elrigardturo de la burgo Wildenburg
burgoobservturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 46′ 33″ N, 7° 15′ 23″ O (mapo)49.7759444444447.2562777777778Koordinatoj: 49° 46′ 33″ N, 7° 15′ 23″ O (mapo)
Burgo Wildenburg (Rejnland-Palatinato)
Burgo Wildenburg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg
Situo de Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg (Germanio)
Burgo Wildenburg (Germanio)
DEC
Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg
Situo de Burgo Wildenburg
Map
Konstruita 1202 ĝis 1235
Neniigita konservita
Konstrustilo montetburgo
Devena posedanto grafoj
vdr

Situo redakti

La ruino situas en Hunsrück inter la norde situanta Idarwald kaj la sude situanta urbo Idar-Oberstein sur alteco de ĉ. 630 m super marnivelo sur la monto Wildenburger Kopf super la valo de la Idarbach. Ĝi estis la plej alte situanta burgo de la Hunsruko.

Historio redakti

Antaŭulo de la Wildenburg estis verŝajne kelta fuĝburgo kun duobla remparo el la La-Tène-epoko (ĉ. 450–50 a.K.). La remparo de la burgo apartenis al aro de keltaj remparoj en la suda Hunsruko, la ringramparo de Otzenhausen, la Ringkopf, la Altburg kaj la Alteburg en Soonwald. Mallonga parto de la remparo estis rekonstruita kiel „gaŭla muro“ (murus gallicus).

Ĉirkaŭ la jaro 350 a. K. sur la Wildenburg estis instalita dum mallonga tempo malfruromiana fortikaĵo.

En la malfrua mezepoko la Wildgraf Friedrich von Kyrburg konstruigis sur la roko ĉe la okcidenta pinto de la ringremparo la burgo Wildenburg. Ĝu estis menciita unuafoje en 1330 kaj en la jaro 1651 ĝi estas detruita de marodantaj lorenaj trupoj. Post parta rekonstruo en la jaro 1660 la malsupra burgo servas al la „Amt“ Wildenburg kiel administra sidejo ĝis la malfondo de la graflando en la jaro 1792.

Burga instalaĵo redakti

De la sur la rokoj situanta supra burgo nur malmultaj murrestaĵoj konserviĝis. Sur a pinto de la roko ekde la jaro 1980 estis starigita 22 m alta elrigardturo. Ĝi havas de sia 15 m alte situanta elrigardplatformo bonan elrigardon en ĉiuj direktoj. Informoj ĉe la parapeto priskribas la celojn.

Ekde la jaro 1859 jam rekonstruiĝis la konstruaĵoj de la malsupera burgo kun pordega turo, ekonomia domo kaj ĉirkaŭmuro kiel sidejo de la prusa forsta administra unuo. Tiuj konstruaĵoj post plia ŝanĝkonstruo estas hodiaŭ uzataj kiel burga gastejo kaj sidejo de la Hunsrückverein. La kavalira salono estas uzata kiel oficejo pri civila stato kaj por malgrandaj festoj.[1]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Wildenburg ist wieder ein Schmuckstück in volksfreund.de vom 11. Dezember 2012, elŝutita je la 10ª oktobro 2015