Idarbach (Nahe)
La Idar (ankaŭ nomata Idarbach) estas apenaŭ 22 km longa, maldekstra flankrivero de la rivero Nahe en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Idar aŭ Idarbach | |
---|---|
la rojo Asbach en Herrstein
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 21,52 km |
Fluo | |
Fonto | en la Hunsruko |
- Alteco super marnivelo | 670 m [1] |
Enfluejo | en Idar-Oberstein en la riveron Nahe |
- Alteco | 250 m [1] |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Idar-Oberstein |
Trairataj lagoj | Steinbachstausee |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Hirschbach |
Verlauf
redaktiLa rivereto fontas en la mezmontaro Hunsrück. La fonto situas inter Schwarzwälder Hochwald kaj la Idarwald sur altaĵselo kiu etendiĝas inter la plej alta monto de Rejnlando-Palatinato , la monto Erbeskopf (816 m), kaj la najbara monto Kahlheid (766 m).
La rojo fluas la unuajn 10 km nordorienten. Ĉe 1 km supre de la baraĵlago Steinbachstausee ĝin alfluas de maldekstre la rojo Steinbach. Tie la Idar ŝanĝas sian direkton al sudoriento. Ĝi pasas Kirschweiler kaj antingas la urboparton Tiefenstein de gamourbo Idar-Oberstein. Preskaŭ ĉie kanaligita ekde la 1970aj jaroj Idar trafluas la urboparton „Idar“ kaj enfluas en la urba centro la riveron Nahe.
Vidindaĵoj
redakti- monto Erbeskopf kun klerigejo Bildungsstätte Hunsrückhaus
- la paraĵlago Steinbachtalsperre (Steinbachstausee
- ruino Wildenburg apud Kempfeld
- gama muzeo Deutsches Edelsteinmuseum en Idar-Oberstein
- preĝejo Felsenkirche Oberstein
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildungsstätte Hunsrückhaus
- Wildenburg Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Felsenkirche Oberstein