Dolní Lukavice
Dolní Lukavice estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Plzeň-sudo, en Regiono Plzeň. La ampleksa vilaĝo situas en valo apud rivero Úhlava proksimume 3 km norde de Přeštice kaj 20 km sude de urbo Plzeň. Vivas ĉi tie 1 105 loĝantoj (2024).
Dolní Lukavice | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Lukavice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Plzeň-sudo | ||
Administra municipo | Přeštice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Plasa montetaro | ||
Rivero | Úhlava | ||
Situo | Dolní Lukavice | ||
- alteco | 346 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 07″ N 13° 20′ 39″ O / 49.60194 °N, 13.34417 °O (mapo) | ||
Areo | 18,73 km² (1 873 ha) | ||
Loĝantaro | 1 105 (2024) | ||
Denseco | 59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1216 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 334 01 ĝis 334 44 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 557684 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Lukavice | |||
Retpaĝo: www.dolni-lukavice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chlumčany, Horní Lukavice, Předenice, Netunice, Přeštice, Útušice kaj Řenče.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1216.
Partoj de municipo
redakti- Dolní Lukavice
- Krasavce
- Lišice
- Snopoušovy
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 500 |
1880 | 1 598 |
1890 | 1 543 |
1900 | 1 610 |
1910 | 1 639 |
1921 | 1 702 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 558 |
1950 | 1 244 |
1961 | 1 253 |
1970 | 1 118 |
1980 | 927 |
1991 | 773 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 761 |
2014 | 888 |
2016 | 917 |
2017 | 922 |
2018 | 948 |
2019 | 980 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 003 |
2021 | 1 030 |
2022 | 1 060 |
2023 | 1 103 |
2024 | 1 105 |
Memorindaĵoj
redakti- Kastelo Dolní Lukavice el komenco de la 18-a jarcento
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka en vilaĝplaco
- Statuo de sankta Johano Nepomuka sur ponto
- Dia torturo
- Juda tombejo
- Eksa sinagogo
Personecoj
redaktiNaskiĝintoj
redakti- Hugo Damian von Schönborn (1916–1979) – pentristo, patro de viena ĉefepiskopo kaj kardinalo Christoph Schönborn
- Barbora Cíglerová (1884–1947), ĉeĥa politikistino
Loĝantoj
redaktiLa municipo estas konata dank' al muzika komponisto Joseph Haydn, kiu kelke da jaroj agadis en ĉi tiea kastelo kiel kapelmajstro ĉe grafo Karel Josef z Morzinu.
Plua signifa personeco kunigita kun la municipo estas usona astronaŭto Jim Lovell, kies antaŭuloj el la flanko de patrino devenis de ĉi tie.[1] Jim Lovell mem vizitis Dolní Lukavicon en la jaro 2000.
Pluaj fotografioj
redakti-
Nove rekonstruita baza lernejo
-
La vilaĝplaco (de maldekstre: domo de Haydn kaj preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo)
-
Joseph Haydn, memortabulo kun busto
-
preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
-
paroĥestrejo
-
Eksa bierfarejo
-
Kastelo Dolní Lukavice
Referencoj
redakti- ↑ http://www.ceskatelevize.cz/ct24/svet/86592-kapitanem-apolla-13-byl-hrdy-potomek-cecha/ - reportáž České televize