Jim Lovell

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 31 jan. 2020.

James Arthur "Jim" LOVELL Jr. (25-a de marto 1928) estas iama kosmonaŭto de NASA kaj retiriĝinta kapitano en Usona mararmeo, plej fama kiel komandanto de la misio de Apollo 13, kiu suferis kritikan paneon survoje al la Luno sed estis reportita sekure al la Tero pere de la klopodoj de la ŝipanaro kaj de la misikontrolo. Lovell estis ankaŭ la komandanta modulpiloto de Apollo 8, nome unua misio de la programo Apollo por eniri en la luna orbito. Li ricevis la medalojn Congressional Space Medal of Honor kaj la Presidential Medal of Freedom en 1970. Li estas unu el nur 24 personoj kiuj estis flugintaj al la Luno, nome la unua el nur tri personoj kiuj flugis al la Luno dufoje, kaj la nura kiu estis fluginta tie dufoje sen alteriĝi. Lovell estis ankaŭ la unua persono kiu flugis en spacon kvarfoje.

Jim Lovell
Persona informo
Naskonomo James Arthur Lovell Jr.
Naskiĝo 25-an de marto 1928 (1928-03-25) (96-jaraĝa)
en Klevlando
Lingvoj angla
Loĝloko Ĉikago
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater ekonomika altlernejo Harvard
United States Naval Test Pilot School (en) Traduki
Usona Mararmea Akademio
Universitato de Viskonsino ĉe Madison
Universitato de Suda Kalifornio
MacDowell Montessori School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Blanche Lovell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Marilyn Lovell (1952–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Barbara Lovell (en) Traduki, Jeffrey Lovell (en) Traduki, Susan Lovell (en) Traduki, Jay Lovell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kosmonaŭto (1962–1973)
mararmea oficiro
naval aviator (en) Traduki
testpiloto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Buzz Aldrin kaj Lovell sur la ferdeko de ilia rekupera ŝipo post la Gemini 12.

Vidu ankaŭ

redakti