Usona Mararmea Akademio

La Usona Mararmea Akademio (angle United States Naval Academy; akronime USNA) estas la militlernejo de la Usona Mararmeo, fondita en 1845. La kampuso de la lernejo situas en Annapolis, Marilando.

Usona Mararmea Akademio
mararmea lernejo • publika eduka institucio en Usono • observatoriocensa loko
moto Ex Scientia Tridens
From Knowledge, Seapower
De scio, mara potenco
Informoj
fondodato 10-a de oktobro 1845
fondinto(j) George Bancroft vd
Situo
Geografia situo 38° 58′ 54″ N, 76° 29′ 0″ U (mapo)38.981666666667-76.483333333333Koordinatoj: 38° 58′ 54″ N, 76° 29′ 0″ U (mapo)
lando Usono
urbo Annapolis
adreso 121 Blake Rd, Annapolis, MD 21402
poŝtkodo 21402
Nombroj
nombro de studentoj 4 400 vd (stato: nekonata valoro)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of Public and Land-grant Universities vd
Usona Mararmea Akademio (Marilando)
Usona Mararmea Akademio (Marilando)
DEC
Usona Mararmea Akademio
Usona Mararmea Akademio
Usona Mararmea Akademio (Usono)
Usona Mararmea Akademio (Usono)
DEC
Usona Mararmea Akademio
Usona Mararmea Akademio
Map
Usona Mararmea Akademio
vdr

USNA trejnas oficirojn por la Usona Mararmeo. Estas 4 479 studentoj ĉe USNA en 2006. Al la studentoj, nomitaj markadetoj, estas aljuĝitaj bakalaŭro kaj estas eligitaj kiel komencaj oficiroj kun deviga servo en la mararmeo [1].

Misia deklaracio redakti

Evoluigi la oficirojn morale, mense kaj fizike kaj enŝovi en ili la plej altajn idealojn de plenumado de devo, respekto kaj lojaleco por trejni diplomiĝintojn, kiuj enviciĝas por servi en la mararmeo dum longa tempo kaj kiuj havas la potencialon laŭ sia mensa. kapablo kaj karaktero evolui en la estonteco kaj akcepti la plej altajn respondecojn de komando, civitaneco kaj registaro

Rangigo redakti

US News & World Report vicigis la USNA la 13-a inter liberalartaj altlernejoj en Usono en 2015, dum Forbes lokis ĝin 27-a inter ĉiuj altlernejoj en Usono.

La Usona Mararmea Akademio ne troviĝis inter la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo en la Times Higher Education World University Rankings 2014-2015, en la QS World University Rankings por 2014 aŭ en la Akademia Rangotabelo de Mondaj Universitatoj (la Ŝanhaja rangotabelo) por 2014.

Bibliografio redakti

  • Conrad, James Lee. (2003) Rebel Reefers: The Organization and Midshipmen of the Confederate States Naval Academy. Da Capo Press. ISBN 0-306-81237-1.
  • Gelfand, H. Michael. (2006) Sea Change at Annapolis: The United States Naval Academy, 1949-2000. University of North Carolina Press. ISBN 978-0-8078-7747-0.


Referencoj redakti

  1. USNA Alumni Association and Foundation (March 2014). Arkivita el la originalo je 20 April 2014. Alirita 2 April 2014.

Eksteraj ligiloj redakti