Dolný Bar, hungare Albár estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La nomo signifas suba Bar.

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komarno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 5 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio redakti

La vilaĝo detruiĝis dum la invado de tataroj en 1241. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245. Dum la historio estis 2 vilaĝoj supra kaj suba Bar, kiuj unuiĝis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 475 da hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.

Vidindaĵoj redakti