Dom-muzeo Jane Austen

La Dom-muzeo Jane Austen, aŭ en angla Jane Austen's House Museum, estas malgranda sendependa muzeo en la vilaĝo Chawton apud Alton en Hampshire. Ĝi estas dom-muzeo de verkisto kiu okupas 17a-jarcentan domon (neformale konata kiel Chawton Cottage (kampardomo)) en kiu la romanisto Jane Austen pasigis la lastajn ok jarojn de sia vivo.

Kampardomo en Chawton, kie Jane Austen loĝis dum siaj lastaj ok jaroj, nune Dom-muzeo Jane Austen.

Historio redakti

Post la morto de sia patro en 1805, Austen, ŝia fratino Cassandra Austen, kaj ilia patrino translokiĝis al Southampton, kie ili loĝis kun sia frato Francis Austen (en familio kun la nomo 'Frank') kaj lia familio dum kvin jaroj. Ili translokiĝis denove en 1809 al la menciita kampardomo en la vilaĝo Chawton en la bieno de sia frato Edward Austen Knight. Tie Jane verkis kaj finfine malsaniĝis. Dum sia malsano progresis, ŝi suferis malfacilon piediri kaj mankis al ŝi energio; meze de Aprilo ŝi jam restis enfermita enlite. Maje, ŝiaj gefratoj Cassandra kaj Henry portis ŝin al Winchester por traktado, kiam ŝi jam suferis agonian doloron kaj bonvenigis la morton. Austen mortis en Winchester la 18an de Julio 1817 estante 41-jaraĝa.

Cassandra plue loĝis en Chawton, dekomence kun sia patrino kaj amikino de la familio, Martha Lloyd. Ŝia patrino mortis en 1827 kaj Martha foriris por edziniĝi al la frato de Cassandra nome Frank en 1828. Cassandra loĝis sola en la kampardomo sed ŝi suferis koratakon en Portsdown Lodge, Widley apud Portsmouth kaj mortis tie kelkajn tagojn poste, nome la 22an de Marto 1845, estante 72-jaraĝa. Ŝia korpo estis revenigita al ŝia hejma vilaĝo Chawton por entombigo en la preĝejo de Sankta Nikolao kun ŝia patrino.[1][2]

Muzeo redakti

 

La Dom-muzeo Jane Austen estis establita en 1947 kaj ĝis 2014 ĝi estis regata de la Jane Austen Memorial Trust. Kiel muzeo, ĝi malfermiĝis al publiko en Julio 1949 kaj estas vizitata de proksimume 40 000 personoj jare.[3][4] Nuntempe ĝi estas posedata kaj regata de Jane Austen's House Museum CIO, registrita NRO kiu havas celon por helpo al "edukado kaj partikulare al studo de Angla literaturo, speciale de la verkoj de Jane Austen." (registrite: 1156458)[5] Inter ekspoziciaĵoj elstaras piano, kiu estas ankoraŭ uzata, juveloj kaj aliaj personaj objektoj. Regulaj eventoj okazas en la muzeo, kaj por aprezo de Jane Austen, kaj por kuraĝigi novajn verkistojn. Okazas ankaŭ koncertoj uzante la Clementi pianoforton kaj ludadoj bazitaj sur ŝiaj verkoj.

Referencoj redakti

  1. St Nicholas parish history Alirita la 11an de Oktobro 2007
  2. "St Nicholas, Chawton, Hampshire." (2004). Ukgraves.info. Alirita la 31an de Decembro 2006.
  3. Chawton House Library
  4. retejo de Chawton Heritage. Arkivita el la originalo je 2018-03-04. Alirita 2021-03-31.
  5. UK Charity Commission Alirita la 25an de Aprilo 2017

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 51° 07′ 59″ Nordo 0° 59′ 20″ Okcidento / 51.1331 °N, 0.9890 °U / 51.1331; -0.9890 (mapo)