Cassandra Elizabeth AUSTEN (9a de Januaro 1773 – 22a de Marto 1845)[1] estis amatora angla akvarelisto kaj pli aĝa fratino de Jane Austen. La leteroj inter ambaŭ fratinoj formas esencan fundamenton por ke la fakuloj komprenu la vivon de la romanisto.

Cassandra Austen
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1773 (1773-01-09)
en Steventon
Morto 22-an de marto 1845 (1845-03-22) (72-jaraĝa)
en Chawton
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro George Austen
Patrino Cassandra Austen
Frat(in)oj Jane Austen • George Austen • Henry Thomas Austen • James Austen • Charles Austen • Francis Austen • Edward Austen Knight
Okupo
Okupo pentristo • watercolorist
vdr

Infanaĝo redakti

 
Desegno fare de Cassandra Austen de Maria, reĝino de Skotoj, el la manuskripto de ŝia fratino Jane nome The History of England.

Austen naskiĝis en 1773 en la rektorejo de Steventon, Hampshire, al la Reverendo George Austen (1731–1805), rektoro, kaj lia edzino Cassandra, denaske Leigh (1739–1827). Estis ok gefratoj Austen; ĉar Cassandra kaj Jane estis la nuraj inoj, ili havis speciale fortan rilaton tra siaj vivoj. Ĉirkaŭ cent leteroj adresitaj al Cassandra el Jane survivis. Tiuj leteroj helpis historiistojn konstrui detalojn pri la vivo de la romanisto.

La fratinoj iris ĉe Mrs. Cawley, fratino de ilia onklo, por esti edukitaj, en 1783. Cawley loĝis dekomence en Oksfordo, kaj poste en Southampton, kaj, kiam okazis epidemio en Southampton, la fratinoj Austen revenis al Steventon. Inter 1785 kaj 1786 la fratinoj estis studentoj en la Lernejo por Junulinoj de la Abatejo Reading. Jane esti dekomence ne ironta, ĉar ŝi estis konsiderata tro juna por internulejo, sed finfine ŝi venis kun sia fratino.

Arto redakti

La du fratinoj Austen estis poste tutorita hejme en desegno kaj piano. En 1791, Cassandra produktis serion de cirklaj ilustraĵoj de britaj monarkoj por la manuskripto de ŝia fratino Jane nome The History of England, pri kiuj oni diris, ke ili similis membrojn de la familio Austen pli ol de la reĝa familio.[1] Cassandra Austen ankaŭ faris du pentraĵojn de sia fratino. Unu, pentrita en 1804, estas dorsa vido de Jane sidiĝinta ĉe arbo. La alia, nekompleta fronta portreto datita en ĉirkaŭ 1810,[2] estis priskribita de familiano kiel "hideously unlike" (terure malsimila) al la reala aspekto de Jane Austen. Tiu skizo estas nune gastigita en la Nacia Portretgalerio (Britio).[3]

Posta vivo redakti

 
Kampardomo en Chawton, kie la Austen-oj loĝis dum siaj lastaj jaroj, nune Dom-muzeo Jane Austen.

George Austen ne estis riĉa kaj estis suplementinta sian enspezon kiel terposedanto instruante kaj tutorante studentojn por Oksfordo.[4] Post gradiĝi el la Oksforda Universitato, en 1794, iama studento, nome Thomas Fowle, engaĝiĝis al Cassandra Austen.[4] Fowle bezonis monon por geedziĝi kaj iris al Karibio kun milita ekspedicio kiel kapelestro de sia kuzo, Generalo William Craven, 1a grafo de Craven (1770–1825).[4] Tie, Fowle mortis de flava febro en 1797. Austen heredis 1000 pundojn el li, kio donis al si iome de malmulta financa sendependeco sed, kiel sia fratino, ŝi neniam edziniĝis.[4]

Post la morto de sia patro en 1805, Austen, ŝia fratino, kaj ŝia patrino translokiĝis al Southampton, kie ili loĝis kun sia frato Francis Austen (en familio kun la nomo 'Frank') kaj lia familio dum kvin jaroj. Ili translokiĝis denove en 1809 al kampardomo en la vilaĝo Chawton en la bieno de sia frato Edward Austen Knight.

Jane mortis en 1817 kaj Cassandra detruis du trionojn el la leteroj de Jane en 1843, paron da jaroj antaŭ sia propra morto. Ŝi pasigis la ceteron de la tempo en rakontoj kiel memoroj.[1] Austen plue loĝis en Chawton, dekomence kun sia patrino kaj amikino de la familio, Martha Lloyd. Ŝia patrino mortis en 1827 kaj Martha foriris por edziniĝi al la frato de Cassandra nome Frank en 1828. Cassandra loĝis sola en la kampardomo sed plue vizitis amikojn kaj konatulojn. Dum unu el tiaj vizitoj al sia frato Frank en Marto 1845, ŝi suferis koratakon. Frank, kiu estis ankoraŭ servanta admiralo estante 71-jaraĝa, estis preparanta foriron por ekkomandi la nordamerikan stacion de la Reĝa Ŝiparmeo kaj estis devigita lasi sian korfrapitan fratinon en sia hejmo (Portsdown Lodge, Widley apud Portsmouth) zorgita de alia frato, Henry Thomas Austen. Ŝi mortis tie kelkajn tagojn poste, nome la 22an de Marto 1845, estante 72-jaraĝa. Ŝia korpo estis revenigita al ŝia hejma vilaĝo Chawton por entombigo en la preĝejo de Sankta Nikolao kun ŝia patrino.[5][6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Cassandra Austen Arkivita la 1an de Marto 2007 en Wayback Machine". (n.d.) Jane Austen Centre Magazine. Alirita la 30an de Marto 2021.
  2. Jane Austen (1810) de Cassandra Austen, National Portrait Gallery
  3. "A New Portrait of Jane Austen En webarchive [1] 15a de Marto 2007". (2003). Jane Austen's Regency World. Alirita la 31an de Decembro, 2006.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Berkshire Family Historian En Webarchive [2] 5a de Junio 2009. Alirita la 11an de Oktobro 2007
  5. St Nicholas parish history Alirita la 11an de Oktobro 2007
  6. "St Nicholas, Chawton, Hampshire." (2004). Ukgraves.info. Alirita la 31an de Decembro 2006.