La Domego Vazir (urdue وزیر مینشن; angle Wazir Mansion), oficiale konata per la nomo Naskiĝloka Muzeo de Quaid-i-Azam,[1][2][3] estas eksa familia domo en la distrikto Ĥaradar de Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano. Ĝi estas konsiderita la naskiĝloko de la fondinto de la lando, Mahometo Ali Ĝinah.[4]

Domego Vazir
urdue وزیر مینشن
angle Wazir Mansion
Muzeo
La domo-muzeo en Karaĉio.
La domo-muzeo en Karaĉio.
La domo-muzeo en Karaĉio.
arkitektura strukturo [+]

Landobordo Pakistano
ŜtatoSindo
MunicipoKaraĉio
Koordinatoj24° 51′ 3″ N, 66° 59′ 51″ O (mapo)24.850866.9975Koordinatoj: 24° 51′ 3″ N, 66° 59′ 51″ O (mapo)

ArkitektoH. Sohak

Estiĝo1866
Administrado
- situoStrato Chagla (nun strato Barkati)
Posedanto de la lokoRegistaro de Pakistano (ĝis 2011) registaro de Sindo (ekde 2011)

PublikoAlirebla por la publiko

EtaĝojTeretaĝo + 2

Domego Vazir (Sindo)
Domego Vazir (Sindo)
DEC
Domego Vazir
Domego Vazir
Lokigo de Sindo en Pakistano
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Domego Vazir (Pakistano)
Domego Vazir (Pakistano)
DEC
Domego Vazir
Domego Vazir
Situo en Pakistano.

Map
Domego Vazir
Vikimedia Komunejo:  Wazir Mansion [+]
vdr

«Ĝi estis konstruita dum 1860-1870 kun ŝtonmasonaĵo el kalko kaj juta mortero por konveni al la ŝanĝema vetero de Karaĉio.»[4]

Naskiĝloko de Ĝinah redakti

«Ĝi estis bonaŭgura tago la 25-an de decembro 1876, kiam la fondinto de nia hejmlando, t.e. Pakistano, naskiĝis».[4] La domego Vazir estas hodiaŭ akceptita de ĉiuj kiel la senduba naskiĝloko de Quaid-e-Azam, t.e., de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. Tamen, pasintece, kelkaj opiniis ke lia naskiĝloko estu Jhirk, malnova urbeto proksime al Karaĉio, sed tiu hipotezo montriĝis poste malvera.

Fakte la fratino de la fondinto, nome Fatima Ĝinah, verkis en la 1960-aj jaroj libron titole Mia Frato (angle My Brother), kiu enhavas la biografion kun la priskribo de la ĉefaj momentoj de la vivo de sia frato. Ŝi tie menciis la devenan vilaĝon de ilia familio: «Paneli», en la ŝtato Gondal, en la duoninsulo Katiavaro, en la hodiaŭa ŝtato Guĝarato de Barato. Ilia patro, la s-ro Ĝinah Bai Punĝa, venis loĝi en Karaĉion pro komerca partnereco kun brita firmao nome Grams Trading Company, kies oficejo troviĝis tiam en Karaĉio.[5] La prafamilio de Ĝinah kaj iliaj posteuloj inkluzive de la filino de M. A. Ĝinah, bofilo kaj genepoj loĝis en la hodiaŭaj provincoj Guĝarato kaj Mumbajo. La patro de Mahometo Ali Ĝinah akiris la domon (nun nomata «Domego Vazir») por luado en 1874, kaj restis tie dum iom da tempo. En 1900, li denove revenis al lia denaska ŝtato, Guĝarato, en la tiama brita Barato.[6] «Ankaŭ Govardan Das estis inter la posedantoj de ĉi tiu konstruaĵo de kiu Vazir Ali Ponavala (de kiu la nomo «Domego Vazir» devenas) aĉetis ĝin iam en 1904».[4]

Post la sendependeco de Pakistano redakti

La Registaro de Pakistano akiris ĉi tiun historian konstruaĵon en 1953, kaj ekprotektis ĝin per la leĝo pri «konservado de antikvaj monumentoj» (angle Ancient Monuments Preservation Act). Ekde tiam, la Pakistana Departemento pri Publikaj Laboroj respondecas pri ties konservado kaj renovigado. Ĝi estis formale inaŭgurita kiel la naskiĝloka muzeo de Ĝinah la 14-an de aŭgusto 1953. Projekton por plifortigo, konservo kaj restarigo kompletigis la registaro en 2010.[4] Nun ĉi tiu naskiĝloka muzeo estas tri-etaĝa konstruaĵo, kun biblioteko kaj muzeaj galerioj.

Muzeo redakti

La domo nun servas kiel muzeo kaj nacia arkivo. «La domo kie Mahometo Ali Ĝinah pasigis 16 jarojn de sia infanaĝo kaj junularo estas valora nacia monumento kiu provizas inspiron al nia nacio».[4] Pasintece ekzistis stacidomo de ronda fervoja linio en Karaĉio nome Wazir Mansion («Domego Vazir»). En 2009, la domego estis intertempe fermita por renovigado, sed poste ĝi malfermiĝis denove por vizitantoj.[1][2]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jon Boone. "Karachi full of architectural gems", 8-a aŭgusto 2014. (angle)
  2. 2,0 2,1 Wazir Mansion forgotten? Dawn (newspaper), Published 26 December 2009, Retrieved 20 August 2020
  3. Muzeoj de Sindo, broŝuro, registaro de Sindo
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Wazir Mansion: then and now Dawn (newspaper), eldonia la 17-an junio de 2013
  5. Khalid Siraj. Jinnah nama (urdue) paĝo 11. Eldonita de Dua publications, Merkato Al-Hamd urdua bazaro, Lahoro.
  6. Fatima Ĝinah. «My brother» [Mia frato], paĝo 5.

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wazir Mansion en la angla Vikipedio.