Sahara emberizo

(Alidirektita el Domemberizo)

La Sahara emberizo, Emberiza sahari, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sahara emberizo
Sahara emberizo, Maroko
Sahara emberizo, Maroko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. sahari
Emberiza sahari
(Levaillant, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Junulo, Maroko

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka kamparo el nordokcidenta Afriko el Maroko suden al Malio kaj orienten al Ĉado.[1] De tiu sahara medio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. La Sahara emberizo reproduktiĝas ĉe homaj setlejoj. La ino demetas 2–4 ovojn en nesto entrua en muro aŭ konstruaĵo. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Emberiza sahari

Ĝi estas 14 cm longa, simila laŭ grando al la Striemberizo kaj pli malgranda ol la Rokemberizo. La reprodukta masklo havas helbrunan korpon kaj grizajn kapon kaj bruston iom malhele striecaj (nigrablankaj) sed sen la markata blanka superokula strio de la Striemberizo, kaj ankaŭ kun svaga nigreca traokula strio. La beko estas flaveca kun pli malhela supra makzelo. La kapo de la ino havas brunan nuancon al griza, kaj pli svagan striecon.

La Sahara emberizo estis ĵus disigita el la tre proksime rilata Striemberizo,[2][3] el kiu ĝi estis traktata kiel subspecio, Emberiza striolata sahari. La Striemberizo havas pli markatan vizaĝan striecon kaj pli palan ventron ol la Sahara emberizo.[1]

Kovado de 3 ovoj daŭras 12–14 tagojn.[1]

La kanto elsendita el ripozejo estas simila al, sed pli milda ol, tiu de la Fringo.

En Maroko, tiu specio estas tradicie konsiderata kiel sakra, kaj iĝis tre hejmigita, ĉar eniras kaj manĝas ene de domoj, vendejoj kaj moskeoj.[4] Ili ofte akompanas aretojn da paseroj en urbaj medioj aŭ trairas sole aŭ plej ofte pare plukante manĝerojn el la planko de kortoj, stratoj, trotuaroj ktp. La masklo ŝtas rimarkindajn elstarajn ripozejojn el kiuj ili kantas por la pariĝa alvoko, dum tempo per forte laŭta trilalvoko. Kaj el kantoripozejoj kaj el manĝoplukejoj ili permesas homojn alproksimiĝi ĝis unu metro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Byers, C., Olsson, U., & Curson, J. (1995). Buntings and Sparrows. Pica Press ISBN 1-873403-19-4.
  2. Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palearctic lists. British Birds 99 (6): 306-323.
  3. Kirwan, Guy M. kaj Hadoram Shirihai (2007) Species limits in the House Bunting complex Dutch Birding 29(1): 1-19
  4. Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.