Domenico Mezzadri (naskiĝis la 30-an de januaro 1867 en San Rocco al Porto, mortis la 8-an de decembro 1936 en Chioggia) estis itala episkopo.

Domenico Mezzadri
Persona informo
NomoDomenico Mezzadri
Dato de naskiĝo30-a de januaro 1867
NaskiĝlokoSan Rocco al Porto
Dato de morto8-a de decembro 1936
MortolokoChioggia
Aĝo je morto69
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis episkopo de Chioggia[1] ekde la 2-a de julio 1920 ĝis la 8-a de decembro 1936, lin sukcedis MS-ro Giacinto Giovanni Ambrosi OFM Cap..

Biografio redakti

Li naskiĝis en San Rocco al Porto en 1867, kaj estis ordinita pastro en 1889.

La 2-an de julio 1920 li estis nomumita episkopo de la Diocezo de Chioggia, kaj estis konsekrita episkopo la 22-an de aŭgusto 1920 de MS-ro Pietro Zanolini.

Dum lia ministerio kiel episkopo li okazigis la unuan Diocezan eŭkaristian kongreson, en 1923, kaj faris du paŝtistajn vizitojn, en 1922 kaj 1930. En 1927 li malfermis la kulton de la preĝejo Sankta Mikaelo en Brondolo kaj en 1935 li inaŭguris la malgrandan preĝejon de la kapucenoj en la tombejo de Chioggia.[2]

Li gvidis la diocezon ĝis sia morto la 8-an de decembro 1936. Li estis entombigita en la dioceza katedralo.

Al Domenico Mezzadri estis dediĉita la placo de la paroĥa preĝejo de Caselle Landi, kie li estis paroĥestro en la unua jardeko de la dudeka jarcento; kaj strato en Sant'Angelo Lodigiano, kie li estis paroĥestro en la dua jardeko de la dudeka jarcento.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti