Domnonia
Domnonia estis antikva kelta regno en la nuna Bretonujo.
Domnonia | |||||||||
| |||||||||
reĝlando • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Domnonia estis ankaŭ foje uzata por indiki la samepokan regnon Dumnonia en suda Anglujo.
Etimologio
redaktiLa nomo Domnonia devenas de la dumnonioj (latine: dumnonii, kiuj loĝis en la sudokcidenta parto de Anglujo, antaŭ kaj dum la romia periodo. La nunaj regionoj nomiĝas Devon kaj Kornvalo.
Rilatoj inter Domnonia kaj Dumnonia
redaktiLa loĝantaro de Dumnonia elmigris inter la 4-a kaj 6-a jarcentoj, kaj establiĝis laŭ la alia bordo de la Mor Breizh, la nuna Maniko. Ili nomis tiun parton de Armoriko Domnonia.
Eĉ elmigrantoj el Kimrujo kaj Irlando, kiuj deziris establiĝi en Armoriko, trairis Dumnonian laŭ la vojo de la sanktuloj, pri kiu oni parolas en la vojaĝo de sankta Samsono.
Antaŭ Henriko la 8-a, la abatejo Notre Dame de Beaufort en Bretonujo posedis paroĥojn en la bretona Goelo kaj la brita Devon.
Limoj de la regiono
redaktiLaŭ Joël Cornette[1] ŝajnas, ke Bretonujo estis dividita en tri regionoj ekde la duono de la 6-a jarcento: Domnonia, Bro-Gerne kaj Bro-Wened. Domnonia enhavis la tri episkopujojn de Bro-Gerne: Bro-Sant-Brieg, Bro-Sant-Malo, Bro-Zol. Post 530, ĝi inkludis ankaŭ la episkopujon Bro-Leon
Regantoj
redaktiLaŭ la hagiografoj kaj historiistoj[2][3] Rigualo estis la unua princo de Domnonia ĉirkaŭ la jaro 500. Li estis Dux Brittonum, regante du regionojn laŭlonge de la du bordoj de la Maniko.