Dumnonia
Dumnonia estis antikva kelta regno en sudokcidenta Britio.
Dumnonia | ||||||
| ||||||
Geografio | ||||||
Ĉefurbo: | Isca Dumnoniorum
| |||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||

La brita insularo ĉirkaŭ la jaro 500
EtimologioRedakti
La regno nomiĝis tiel pro la loĝantoj, la Dumnonioj, kiuj, kiam la romianoj okupis Anglion, loĝis en Kornvalo, Devon kaj Somerset.
HistorioRedakti
Kontraste al aliaj regionoj de Anglio, la romianoj ne konstruis vilaojn en Dumnonia: anstataŭe estis ĉirkaŭbaritaj bienoj. Post la foriro de la romianoj, estiĝis nebaritaj bienoj, kaj oni renovigis antaŭajn terfortikaĵojn kaj konstruis novajn fortikaĵojn kiel Tintagel. La regiono restis kristana.
Ekde la 7-a jarcento estis konflikto inter Dumnonia kaj la anglosaksoj, kiuj iom post iom konkeris Somerset kaj Devon.
LegendoRedakti
Laŭlegende reĝo Arturo estis ano de la reĝa familio de Dumnonia.
Kornvala lingvoRedakti
De la kelta dialekto de Dumnonia devenas la kornvala lingvo.