Dermatophagoides pteronyssinus

(Alidirektita el Dompolvakaro)

La dompolvakaro (Dermatophagoides pteronyssinus) estas preskaŭ nevidebla eta (ĉ. 0,3 mm) akaro. La dompolvakaro estas areaneoido kaj havas ok krurojn. En Eŭropo ankaŭ troviĝas la specio Euroglyphus maynei. La vivodaŭro de dompolvakaro estas 2 ĝis 3 monatoj. Dompolvakaro bezonas 3 ĝis 4 semajnojn por kreski de ovo al plenkreskulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dompolvakaro
Dompolvakaro Dermatophagoides pteronyssinus
Dompolvakaro
Dermatophagoides pteronyssinus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Subklaso: Akaro Acarina
Trouessar, 1897
Ordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivokondiĉoj de la dompolvakaro redakti

La dompolvakaro troviĝas ĉie en la mondo, do en ĉiuj klimatoj, escepte je granda alto kie ĝi malfacile povas reproduktiĝi. La maksimuma alteco kie la dompolvakaro ankoraŭ povas vivi estas ĉirkaŭ 1300 metroj, super tio en Eŭropo la aero estas tro seka. Idealaj cirkonstancoj por la dompolvakaro estas temperaturoj inter 20 kaj 30 ° celsiaj kaj relativa aerhumideco de 60–80%. Dompolvakaroj ne kapablas trinki sed detenas likvon direkte el la aero por vivpovi. Dompolvakaroj ne povas elteni direktan sunlumon kaj tial prefere vivas en la mallumo. Grava nutraĵofonto por la dompolvakaro estas haŭtskvametoj de homoj kaj bestoj.

Matracoj, kapkusenoj kaj ŝtofoj de mebloj tial estas ideala vivmedio por la dompolvakaro, kie la homo nevole zorgas por nutraĵo kaj humido. Dompolvakaroj ofte troviĝas sur ŝimaj muroj kaj tapiŝoj.

La ekskrementoj kaj haŭtŝanĝaĵoj de la dompolvakaro povas kaŭzi sanproblemojn ĉe la homo, kiel alergiaj reagoj (inter kiuj astmo kaj ekzemo). Laŭtakse 5 ĝis 10% de la homoj havas alergion je dompolvakaroj.