Don Pelayo

(Alidirektita el Don Pelajo)

Don Pelayo (en esperanto Don Pelaĝo) (m. Cangas de Onís, 737) estis la unua reĝo de la reĝlando Asturio, kiun li regis ĝis sia morto. Lia origino estas diskutinda kaj pluraj originoj estas atribuitaj al li. La Albelda Kroniko igas lin nobela goto. [1] La testamento de Alfonso la 3a, de la jaro 869,[2] en kiu la grandanima reĝo donacis al la sacerdoto Sisnando la preĝejon Sankta María de Tenciana (Tiñana, Siero) kiun sia onklo Alfonso la Ĉastulo ricevis el la propraĵoj de sia praavo Pelaĝo, ligas teritorie Pelajĝon kun la centra areo de Asturio, kvankam ne donas datumojn pri lia naskiĝloko.

Don Pelayo
Persona informo
Pelagius
Naskonomo Pelagius
Naskiĝo 30-an de novembro 684 (0684-11-30)
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 736 (0736-11-30) (52-jaraĝa)
en Cangas de Onís,  Reĝlando Asturio
Tombo Tomb of Pelayo I of Asturias vd
Religio Nicene Christianity vd
Lingvoj vulgara latino vd
Ŝtataneco Reĝlando AsturioReĝlando Galegio vd
Familio
Dinastio Astur-Leonese dynasty vd
Patro Favila vd
Patrino nekonata valoro vd
Gefratoj Anonyma vd
Edz(in)o Gaudiosa vd
Infanoj Favila of Asturias • Ermesinda vd
Profesio
Okupo batalanto • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Don Pelaĝo, venkinto en Kovadongo kaj unua reĝo de la asturoj.

Pelaĝo bremsis la ekspansiiĝon de la muzulmanoj norden, ekigis la Reconquista-n kaj tradicie li estis konsiderata kiel la fondinto de la Regnum Asturorum (Reĝlando Asturio), kvankam ĵusaj arkeologiaj esploroj sugestas, ke li povis ĝin fari super antaŭ loka politika organizo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. XV. ITEM ORDO GOTORUM OBETENSIUM REGUM. Primum in Asturias Pelagius rg. in Canicas an. XVIIII. Iste, ut supra diximus, a Uittizzanc rege de Toleto expulsus Asturias ingressus) LISTO DE LA GOTAJ REĜOJ DE OVIEDO. 1. "La unua reĝo el Asturio estis Pelaĝo. Li regis en Cangas 18 jarojn. Li, kiel antaŭe oni diris, atingis Asturion forpelita el Toledo fare de la reĝo Vitizo".
  2. RISCO, Fr. Manuel, España Sagrada, tomo XXX-VII, Madrid, 1789