Donaco de lingvoj

En la kristana teologio, nomiĝas don(ac)o de lingvoj aŭ pli klare talento pri lingvoj[1] la mirakla kapablo havigita de la Sankta Spirito al persono, kaj kiu respondas al la kapablo paroli multnombrajn lingvojn kiujn koncerna persono ne konas.[2]

En la BiblioRedakti

La kristanoj pravigas la ekziston de ĉi tiu dono rajtigitaj en la Biblio. Laŭ tiu, ĉi tiu kapablo estas transdonita de la Sankta Spirito. La unua fojo kiun oni priskribas tion estas en la libro Agoj de la Apostoloj, dum la festo de Pentekosto (eble en la jaro 33), kvindek tagojn post la morto de Jesuo Kristo.

Paŭlo de Tarso, en sia 1-a epistolo al la korintanoj, skribis, ke la dono de lingvoj utilis kiel «signalo (...) al la nekredemaj», tio estas, al la nekristanoj. Ankaŭ tie aperas la proceduro paroli malsamajn lingvojn. Dum iuj kristanaj eklazioj kredas je la dono de lingvoj nuntempe, aliaj, bazitaj en koncerna unua epistolo de Paŭlo, konsideras, ke koncerna dono ĉesis post la morto de la apostoloj en la 1a jarcento.

Laŭ la Atestantoj de JehovoRedakti

Por la Atestantoj de Jehovo, la talento de lingvoj estis realaĵo en la 1a jarcento provizore en la apostoloj por promocii la kristanismon post la supreniro de Jesuo-Kristo al la ĉielo, post tio tia lerteco ĉesis.[3][4]

Laŭ la Atestantoj de Jehovo, la fenomeno de la talento de lingvoj estas influo de supozita ento demoneca, kiel akceptis entute la Socio Fountain kaj la Evangelia Koncilio de la Eklezio de Anglio.

Sekvante datumojn de la jw.org, de la 5 000 000 de plenaĝaj usonanoj kiuj asertas paroli en lingvoj, la 33% diras ne kredi je la diablo nek ka ĉi tiu influas aliajn. Laŭ de Atestantoj de Jehovo igitaj al la nova kulto la sperto paroli en lingvoj ne devenas de Dio.[5]

En la sciencoRedakti

Por la scienco ĉi tiu supozita kapablo estas konata kiel Glosolalio, sinonimo de pseŭdolingvo, kiu laŭ la lingvistoj, estas la voĉa flueco de silaboj sen komprenebla signifo kaj tiajn sonojn oni konsideras dia lingvo por la kredanto. La glosolalio estas konsiderata malordo de la lingvokapablo, per kiu la subjekto esprimas sin per propra, imaga kaj nekomprenebla leksiko, formita per la atribuo de novaj sencoj al la vortoj kaj tra serio de fonetikaj aŭtomatismoj kun la konvinkiĝo uzi novan lingvon.[6]

Sen antaŭa kono ne povas esti lernado, tamen estas dokumentataj kazoj kie post traŭmato aŭ akcidento persono akiras lingvon sporade; ĉi tiun fenomenon oni konas kiel sindromo de la fremda lingvo[7] kies kialoj estas ne konitaj, sed ankaŭ ne supernaturaj.[8]

Pli malgrandkvante ĉi tiu lerteco paroli en lingvoj ne akiritaj estas ofta en sonĝoj; iuj scienculoj, diras ke la lingvo kiun oni aŭdas kiam oni sonĝas ne estas pli ol miksaĵo de konceptoj kaj ideoj kiuj estas reprezentitaj en sonoj kaj interpretitaj kiel lingvo. Sonĝi en lingvo kiu ne estas onia gepatra lingvo havas plurajn interpretojn, kiuj iras de tio esotera ĝis tio scienca kaj paranormala. Dum oni dormas, oni ne povas akiri novan lingvon (kiel aŭdi frazojn en fremda lingvo), sed ja plifortigi tion lernitan.[9]

En la populara kulturoRedakti

La dono de lingvoj estas uzita kiel literatura rimedo en la universo de la fantazia literaturo, kvankam atribuante tion plej kutime al magia lerteco de la uzanto ol al dia dono. Romanoj kiel Artemis FowlEragon montras rolulojn kiuj posedas la donacon de lingvoj. Same, aŭtoroj por publiko pli plenaĝa, kiel Kresley Cole, Anne Rice aŭ Lena Valenti, karakterizis siajn rolulojn kiel posedantoj de ĉi tiu donaco.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligojRedakti