Donald A. Glaser

(Alidirektita el Donald Arthur Glaser)

Donald A(rthur) GLASER (21-an de septembro 1926, Cleveland, Usono; 28-an de februaro 2013) estis usona fizikisto, kiu ricevis en 1960 la Nobel-premion pri fiziko[1] pro invento kaj ellaboro de la bobelkamero.

Donald A. Glaser
Nobel-premiito
Persona informo
Donald Arthur Glaser
Naskonomo Donald Arthur Glaser
Naskiĝo 21-an de septembro 1926 (1926-09-21)
en Klevlando
Morto 28-an de februaro 2013 (2013-02-28) (86-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Case Western Reserve • Cleveland Heights High School vd
Familio
Edz(in)o Ruth Bonnie Thompson • Lynn Bercovitz vd
Profesio
Okupo fizikisto • neŭrosciencisto • universitata instruisto • inventisto • nervobiologo vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Carl David Anderson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Donald A. Glaser

Glaser finstudis en 1946 en la Teknika Universitato Case en Cleveland, poste studis en Pasadeno en California Institute of Technology, kie li doktoriĝis en 1949 pri fiziko. Li ekinstruis en la Universitato Michigan, li iĝis tie profesoro pri fiziko en 1959. Li tie elpensis la bobelkameron, per kiu estas mezurebla la vojo de la subatomaj korpuskloj. Glaser akiris la nobel-premion en aĝo de 34 jaroj, tiel li iĝis unu el la plej june premiitaj sciencistoj. Li iĝis en 1959 kunlaboranto de la Kalifornia Instituto en Berkeley. Li laboris ekde 1964 kiel profesoro pri fiziko kaj biologio.

Referencoj redakti