Doubí (Karlovy Vary)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doubí

Doubí (germane Aich) estas municipo en Ĉeĥio, nun kvartalo de urbo Karlovy Vary, troviĝanta en distrikto Karlovy Vary. Ĝi troviĝas proksimume 6 km sudokcidente de centro de Karlovy Vary. Estas ĉi tie registritaj 453 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 2 049 loĝantoj.

Doubí
germane Aich
kvartalo
Doubí
Oficiala nomo: Doubí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Montaro Slavkova arbaro
Memorindaĵo Doubí kastelo
Domoj 453
Rivero Ohře
Situo Doubí
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 38″ N 12° 49′ 31″ O / 50.21056 °N, 12.82528 °O / 50.21056; 12.82528 (mapo)
Katastro 4,26 km² (426 ha) Doubí u Karlových Var
Loĝantaro 2 049 (2021)
Denseco 480,99 loĝ./km²
Rokoj Svatoŝaj rokoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 360 07
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo de Doubí enkadre de Karlovy Vary
Situo de Doubí enkadre de Karlovy Vary
Situo de Doubí enkadre de Karlovy Vary
Vikimedia Komunejo: Doubí (Karlovy Vary)
Portalo pri Ĉeĥio

En Doubí troviĝas unu el tri ĉeĥaj SOS-Infanvilaĝoj (pluaj estas en Chvalčov kaj Brno-Medlánky).

Doubí situas en katastra teritorio Doubí u Karlových Var kun areo 4,26 km².

Historio redakti

En la jaroj 18501930 ĝi estis memstara municipo, ekde la jaro 1939 sub administrado de Karlovy Vary. En la jaroj 19501974 denove memstara municipo, ekde la jaro 1974 reen sub administrado de Karlovy Vary.

Dominaĵo de la urba parto estas kastelo Doubí, kiu estas kultura memorindaĵo kaj ĝi estas nemisvidebla pruvo de riĉa historio de la municipo ekde la 14-a jarcento. Pseŭdorenesanca kastelo kun eksa neogotika kapelo, situanta sur lokoj de eksa burgo, estis post multaj peripetioj de posedantoj, administrantoj, uzantoj savita kaj multekoste rekonstruitafare de privata firmao. Por publiko estis la tuta areo malfermita en junio de 2002 kiel stila kastela restoracio, vinejo, tutjara vendekspoziciejo.[1].

La kastelo estas nuntempe ununura konservita memorindaĵo de riĉa vivo en Doubí en la 19-a jarcento. En la municipo jam pereis aliaj pruvaĵoj de tiu tempo kiel brikfarejo, muelejo, segejo, ŝafejo kaj aliaj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869916
18801 223
18901 440
19001 911
19102 056
19211 938
JaroLoĝantoj
19302 459
19501 172
19611 431
19701 325
19802 351
19912 049
JaroLoĝantoj
20012 046
20112 186
20212 049

Naturo redakti

La loka parto troviĝas plimulte en teritorio PPR Slavkova arbaro. Kondukas tra ĉi tie vojo de ĉefa biciklovojo n-ro 6 kuniganta Karlovy Vary kaj Loket, la vojo kondukas sur bordoj de rivero Ohře tra pentrinda valo de Svatoŝaj rokoj.

Pluaj fotografioj redakti

Referencoj redakti