Dozwil
Dozwil [docVIL] estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Dowzil | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 34′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.31667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.31667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 552 |
Areo | 1,305 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8582 |
Komunumkodo | 4406 |
![]() | |
Geografio
redaktiLa komunumo Dozwil situas sur la monto Seerücken en la nordo de Turgovio. De Dozwil dum bona vetero oni havas belvidon super la tuta Bodenlago.
Najbaraj komunumoj
redaktiDozwil limas en oriento kaj nordo al Kesswil, en okcidento al Uttwil kaj en sudo al Hefenhofen.
Trafiko
redaktiHistorio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Dozwil datiĝas el la jaro 1385 kiel Dotzwile. En mezepoko Dozwil estis servuto de la episkopo de Konstanco.
Komunumo de Sankta-Mikaelo
redaktiEn Dozwil troviĝas la sidejo de la religia grupo Sankt-Mikaelo-Asocio, kiu nomiĝas laŭ la arkianĝelo Sankta Mikaelo. ĝi estis fondita en la jaro 1971 de Paul Kuhn (kiu naskiĝis la 10-an de januaro 1920 en Romanshorn kaj mortis la 26-an de septembro 2002 en Dozwil), ĝardenisto kaj instruisto de la metodo de Émile Coué, kaj la mediumo Maria Gallati. La preĝejo de la Sankt-Mikaelo Asocio en Dozwil havas lokon por 2000 kredantoj.
Eksteraj ligiloj
redakti