Kesswil
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kesswil (stacidomo). |
Kesswil | |
---|---|
Blazono de Kesswil | |
Preĝejo de Kesswil | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 35′ 30″ N 9° 19′ 0″ O / 47.59167 °N, 9.31667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 30″ N 9° 19′ 0″ O / 47.59167 °N, 9.31667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 951 |
Areo | 4,4 km² |
Alteco | 412 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8593 |
Komunumkodo | 4426 |
Situa mapo de Kesswil | |
Pri la komunumoRedakti
Kesswil estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 951 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Kesswil situas ĉe la sudokcidenta bordo de Bodenlago meze inter Romanshorn kaj Kreuzlingen. La kerno de la kampara vilaĝo estas markita de siaj mirindaj kaj bone konservitaj faktrabdomoj. Sudokcidente de la vilaĝo leviĝas la monteto Seerücken.
Najbaraj komunumojRedakti
Kesswil limas en okcidento al Güttingen, en sudokcidento al Sommeri, en sudo al Hefenhofen, en sudoriento al Dozwil, en oriento al Uttwil kaj en nordo al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Hagnau am Bodensee kaj Immenstaad am Bodensee (ambaŭ Baden-Virtembergo).
TrafikoRedakti
Kesswil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo tra Kreuzlingen al Romanshorn kaj Rorschach.
HistorioRedakti
La unua skriba mencio de Kesswil kiel Chezzinwillare datiĝas el donadokumento por bieno de Ludoviko la Pia al la Monaĥejo Sankt-Galo de la 4-a de junio 817 post Kristo.
En mezepoko la ĉefa bienposedanto en Kesswil estis la Monaĥejo Sankt-Galo. Ek de la 13-a jarcento ankaŭ la Monaĥejo Münsterlingen akiris posedaĵojn en Kesswil.
Gravaj personecojRedakti
En Kesswil naskiĝis la 26-an de julio 1875 Carl Gustav Jung (1875–1961), psikiatro kaj fondinto de la analiza psikologio kiel filo de la loka pastro.