Drahany
Drahany estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov, Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 517 loĝantoj (2024).
Drahany | |||
germane Drahan | |||
kampurbo | |||
Preĝejo de sankta Johano Baptisto, fajroestingista armilejo kaj fiŝlago
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Drahany | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Prostějov | ||
Administra municipo | Prostějov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Situo | Drahany | ||
- alteco | 626 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 26′ 00″ N 16° 53′ 51″ O / 49.43333 °N, 16.89750 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,17 km² (617 ha) Drahany kaj Občiny u Drahan | ||
Loĝantaro | 517 (2024) | ||
Denseco | 83,79 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1310 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 798 61 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0713 | ||
NUTS 5 | CZ0713 589462 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Drahany | |||
Retpaĝo: www.drahany.com | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Niva, Otinoves, Bousín, Armea spaco Březina kaj Nové Sady.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1310.
En la jaro 1940 la urbeto fariĝis konsisto de la tn. "paferzercejo ĉe Vyškov." La municipo estis perforte forloĝigita kaj ĝi fariĝis celtabulo de pafado. Multe da domoj estis damaĝigitaj aŭ plen detruitaj. Post fino de la dua mondmilito plimulto da loĝantoj revenis reen en sian vilaĝon, sed multaj povis reveni nenien kaj loĝigis vilaĝon Libinon en distrikto Šumperk. En la jaro 1984 estis ĉe preĝeo gtrovita trezoro kun 556 arĝentaj moneroj el perioso de la tridekjara milito.
Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo. Tiun la municipo akiris en la jaro 1384, sed ĝi perdis ĝin antaŭ la tridekjara milito kaj por tempo la titolo de kampurbo estis al ĝi redonita nur en la novepoka historio, en la jaro 1908. Sekve de malgrandigo de armea spaco Březina estis al la municipo la 1-an de januaro 2016 alligita katastra teritorio Občiny u Drahan.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 904 |
1880 | 947 |
1890 | 1 012 |
1900 | 1 003 |
1910 | 1 001 |
1921 | 1 007 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 990 |
1950 | 799 |
1961 | 755 |
1970 | 674 |
1980 | 621 |
1991 | 564 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 530 |
2014 | 537 |
2016 | 524 |
2017 | 543 |
2018 | 539 |
2019 | 525 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 516 |
2021 | 487 |
2022 | 508 |
2023 | 512 |
2024 | 517 |
Naturaj rilatoj
redaktiLa municipo situas en orienta parto de Drahana montetaro, al kiu ĝi donis sian nomon. Rekte en la municipo fontas rivereto Velká Haná, nordokcidente de la municipo rojo Otinoveský potok. En katastro de la municipo troviĝas naturaj memorindaĵoj Nebeský rybník kaj Údolí Velké Hané.
Pluaj fotografioj
redakti-
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
-
Statuo de sankta Johano Nepomuka
-
Kruco ĉe vojkruciĝo al Otinovse kaj Niva
-
Tombejo - niĉa kapelo
-
Monumento super la tombejo
-
Tombejo
-
Natura memorindaĵo Nebeský rybník
-
Natura memorindaĵo Údolí Velké Hané
-
Tilio de Bód
-
Aerelektrejo