Armea Spaco Březina

Armea Spaco Březina (germane Birkicht, antaŭe ankaŭ armea ekzerca spaco Dědice) estas armea spaco en Ĉeĥio, norde en distrikto Vyškov en arbarriĉa teritorio de montetaro Drahana montetaro. La teritorio de spaco ensumigas 158,206 km² da arbaroj, la spaco estis kreita de registaro de Ĉeĥoslovakio la 17-an de aprilo 1951 kun valideco ekde la 1-a de majo 1951 surbaze de leĝo n-ro 169/1949 Sb., pri armeaj spacoj, sur teritorio de ĝisnuna armea tendaro Dědice establita de registaro de ĈSR en la jaro 1936. Diference de kazoj de aliaj armeaj spacoj estis dum ties establo elloĝigita neniu municipo. Arme-spaca oficejo havas sidejon en Vyškov kaj ĝi plenumas krom alia ankaŭ funkcion de konstruinspekto kaj matrikulo. Preskaŭ la tuta teritorio de la armea spaco estas kovrita de arbaroj. Nearbarkovritajn kaj forarbarkovritajn areojn kreas precipe diversaj spacoj. Al la jaro 2016 en la teritorio de la armea spaco estas neniu anoncita al daŭra restado.

Armea Spaco Březina
ĉeĥe Vojenský újezd Březina, germane Truppenübungsplatz Wischau, germane Birkicht
armea spaco
Valo Kořelínské údolí, Armea Spaco Břazina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Březina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Armea Spaco Březina
 - alteco 674 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 06″ N 16° 57′ 39″ O / 49.36833 °N, 16.96083 °O / 49.36833; 16.96083 (mapo)
Areo 158,206 km² (15 820,6 ha)
Loĝantaro (2024)
Denseco 0 loĝ./km²
Kreita 17-a de aprilo 1951
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 592935
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Březina
Retpaĝo: www.vojujezd-brezina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de armea spaco Březina estas katastraj teritorioj Doubrava u Březiny, Kotáry, Osina, Pulkava, Stříbrná u Březiny kaj Žbánov.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Otaslavice, Radslavice, Zelená Hora, Ondratice, Prostějovičky, Plumlov, Myslejovice, Stínava, Protivanov, Otinoves, Vícov, Krumsín, Malé Hradisko, Drahany, Bousín, Drysice, Podivice, Nové Sady, Pustiměř, Studnice, Kulířov, Krásensko kaj Vyškov.

Memorindaĵoj en la teritorio de armea spaco

redakti

Kulturaj memorindaĵoj

redakti

Ceteraj memorindaĵoj

redakti

Historio

redakti

Komence de la 1930-aj jaroj okazis en Germanio fare de aliro de Adolf Hitler al potenco ŝanĝo de sekureca situacio de Ĉeĥoslovakio. Estis akceptita vico da disponoj, inter kiuj estis ankaŭ decido de registaro de ĈSR el la 7-a de ferbruaro 1936 konstrui armean tendaron en suda parto de arbara komplekso de montetaro Drahanská vrchovina, kiuj estis posedaĵo de ĉefepiskopejo Olomouc. La arbaroj estis iom post iom fare de la ŝtato elproprumigitaj kaj jam al la 1-a de novembro 1935 estis establita Komandantejo de la ekzerca tendaro en Dědice apud Vyškov, je unu jaro pli poste alvenis ĉi tien garnizono. Estis farataj intensaj laboroj, iom post iom estis konstruitaj artileria, infanteria kaj aviadila pafekzercejoj. En kazerno estis dislokita regimento de atakanta veturilaro, armita per tankoj LT-35 kaj kirasitaj veturiloj; en Vyškov estis establita Lernejo de atakanta veturilaro. En la spaco estis ekde la jaro 1937 konstruitaj ekzercaj ferbetonaj objektoj por ekzerci garnizonojn de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, en la sama jaro estis establita armea flughaveno en Vyškov.

Post konkero de la ŝtato fare de nazia Germanio kaj estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio la armea spaco estis la 26-an de marto 1939 transprenita de germanoj kaj alinomita je Truppenübungsplatz Wischau. En kazerno en Kozí Horka estis lokigita Germana standardista lernejo de tankaj armeoj. En la jaro 1940 regna protektoro Konstantin von Neurath eldonis ordonon pri elloĝigo de 33 municipoj de Drahanská vrchovina. Ties celo estis parte dumtempe disvastigi la armean pafekzercejon, sed ĉefe krei germanan koridoron, kiu devis kunigi germanajn insuletojn en Litovel-regiono kaj Olomouc-regiono tra germana insuleto apud Vyškov kun germanaj municipoj en Brno-regiono. En tiel ĉi disvastigita spaco estis konstruitaj kvanto de fortikaĵetoj, kiuj servis por tiri ekzerccelojn aŭ kiel gvatejoj. La elloĝigitaj vilaĝoj estis damaĝigitaj, plej multe suferis tiuj, kiuj servis kiel ekzercceloj. Post finigo de bataloj de la dua mondmilito homoj, kiuj estis perforte elloĝigitaj, komencis reveni reen en siajn hejmojn, dum kio ne estis tute klare, ĉu la pafekzercejo estos konservita en ekzistanta amplekso. La 29-a de majo 1945 estis decidite, ke Armea pafekzercejo Vyškov restos en amplekso, en kiu ĝi estis antaŭ la okupado en la jaro 1939.

Teritoria membrigo

redakti

La armea spaco estis kreita sur teritorio devene apartenantaj al katastraj teritorioj de tiuj ĉi municipoj:

el iama politika distrikto Prostějov
el iama politika distrikto Boskovice
el iama politika distrikto Vyškov

Partoj de la indikitaj katastraj teritorioj estis enkadre de la armea spaco al la 1-a de junio 1977[1] kunigitaj en ses novajn katastrajn teritoriojn, en kiujn la armea spaco membriĝas eĉ post sia malpligrandigo en la jaro 2016.

Panoramo

redakti
Vido al norda parto de la armea spaco Březina

Referencoj

redakti
  1. Kroniko de municipo Podivice, parto la kvina.