Ferdinandsko (germane: Ferdinandsruhe) estas devena baroka ĉasista kasteleto situanta nordokcidente de katastra teritorio Kotáry en Armea spaco Březina proksimume 5 km de municipo Podivice. Rilate al sia situo meze de la armea spaco ĝi estas al publiko nealirebla. Nuntempe ĝi estas en posedaĵo de Ministerio de defendo.

Ferdinandsko
germane: Ferdinandsruhe
kastelo
ĉasista kasteleto Ferdinandsko
Oficiala nomo: Ferdinandsko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Historia regiono Moravio
Parto de Armea Spaco Březina
Situo Ferdinandsko
 - koordinatoj 49° 22′ 04″ N 16° 57′ 44″ O / 49.36778 °N, 16.96222 °O / 49.36778; 16.96222 (mapo)
Stilo baroko
Konstruado 1757
Nuntempa posedanto Ministerio de defendo
Konstruinto Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ferdinandsko
Portalo pri Ĉeĥio
publike nealirebla
Vido el fronta flanko

Historio redakti

La ĉasistan kasteleton lasis konstrui en vyškova senjorujo olomouca episkopo Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu en la jaro 1757, laŭ kiu ĝi estis ankaŭ nomita. Dum la tutaj 18-a kaj la 19-a jarcentoj ĝi servis kiel ĉasista sidejo de episkopoj kaj ĉefepiskopoj.

En la jaro 1935 ĝi estis komune kun la tuta arbara posedaĵo elaĉetita kaj transgvidita sub Ministerio de defendo de Ĉeĥa respubliko. Ekde la sama jaro ĝi servis kiel sidejo de administrantaro de la armea spaco. Antaŭ la jaro 1977 ĝi apartenis kun sia ĉirkaŭaĵo al katastra teritorio de municipo Podivice.

La kastelo estas ekde la jaro 2000 pro kaŭzo de bedaŭrinda stato (atako kontraŭ tegmenta trabaro fare de lignovora fungo ktp.) pli malpli neuzata. En la konstruaĵo okazis kelke da filmadoj de televidaj serioj Četnické humoresky kaj Příběhy železné opony (Okazintaĵoj de fera kurteno).