Zelená Hora (distrikto Vyškov)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Vyškov
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zelená Hora

Zelená Hora (ankaŭ Kopčany, germane Grunberg) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono sur montarpiedo de Drahana montetaro 8 km nordokcidente de la distrikta urbo Vyškov kaj 1 km norde de enfalanta vilaĝo Pustiměř. Vivas ĉi tie 319 loĝantoj (2023).

Zelená Hora
germane Grunberg
municipo
Municipa ofico Zelená Hora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zelená Hora
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Situo Zelená Hora
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 44″ N 17° 00′ 49″ O / 49.32889 °N, 17.01361 °O / 49.32889; 17.01361 (mapo)
Katastro 2,95 km² (295 ha) Zelená Hora na Moravě
Loĝantaro 319 (2023)
Denseco 108,14 loĝ./km²
Fondo 1763
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 683 21
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 593702
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zelená Hora (Vyškov District)
Retpaĝo: www.zelenahora.eu
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radslavice, Armea spaco Březina kaj Pustiměř.

Historio redakti

Antaŭ la fondo de la municipo proksime troviĝi malnova slava remparburgo, hodiaŭ nomata kiel Remparburgo Zelená Hora aŭ Remparburgo Radslavice. La municipo estis fondita kiel dominikala domaro en la jaro 1763 sur senarbeja arbara grundo apartenanta al senjorujo Vyškov. La unua skribmencio pri ventomuelejo proksime de la municipo estas el la jaro 1837.

Dum la Dua Mondmilito en la jaro 1941 la municipo estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo", sed post fino de la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝigita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869322
1880420
1890443
1900451
1910541
1921526
JaroLoĝantoj
1930480
1950259
1961300
1970279
1980265
1991231
JaroLoĝantoj
2001219
2011240
2014268
2016274
2017282
2018289
JaroLoĝantoj
2019290
2020299
2021297
2022309
2023319

Memorindaĵoj redakti

  • Du pereintaj ventomuelejoj Zelená Hora I. kaj II.
  • Grejsa kruco en vilaĝplaco (1869)
  • Statuo de sankta Venceslao 1926
  • Monumento al forloĝigo de la municipo
  • Monumento al fino de la milito – ŝtono kun jaro
  • Sonorilejo
  • Gisfera kruco (1856)

Pluaj fotoj redakti