Tiu ĉi artikolo estas pri municipo. Pri burgoruino, kiu en historiaj dokumentoj aperas sub nomo Vícov, temas artikolo Ježův hrad.

Vícov estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 558 loĝantoj (2023).

Vícov
germane Wetzow
municipo
Preĝejo de sankta Floriano
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vícov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Memorindaĵo Ježův hrad burgoruino
Situo Vícov
 - alteco 364 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 19″ N 16° 57′ 35″ O / 49.48861 °N, 16.95972 °O / 49.48861; 16.95972 (mapo)
Katastro 5,99 km² (599 ha) Vícov
Loĝantaro 558 (2023)
Denseco 93,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 03
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 590142
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vícov
Retpaĝo: www.vicov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zdětín, Plumlov, Ohrozim, Ptení, Stínava kaj Armea spaco Březina.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1355. Nomo de la municipo estas derivita de nomo Viec, kio devis esti devena posedanto de la municipo. Vícov do signifis bieno de Viec.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869462
1880499
1890527
1900543
1910561
1921585
JaroLoĝantoj
1930636
1950550
1961617
1970590
1980577
1991493
JaroLoĝantoj
2001468
2014494
2016516
2017513
2018535
2019544
JaroLoĝantoj
2020553
2021532
2022553
2023558

Memorindaĵo redakti

Tragedio en Vícov redakti

 
Memortabulo sur infanĝardeno en Suchý memoriganta murditajn civitanojn el Vícov

La 28-an de aprilo 1945 estis en municipo fare de partizana grupo Jermak atakita kolono de retiriĝantaj germanaj soldatoj. Dum transpafado mortis dek germanajn soldatojn kaj falis kelke da partizanoj. Tiuj sekve cedis en ĉirkaŭajn arbarojn. Venĝantaj sin nazioj fortrenis en proksima municipo Suchý kaj sekve ekzekutis dekon da loĝantoj el Vícov. Tiuj ĉi estis sepultitaj en komuna tombo proksime de Suchý. Hodiaŭ tiu ĉi evento nomata tragedio de Vícov.

Fotogalerio redakti

Panoramo redakti

Vido al Vícov de BTS apud Holubice

Vidu ankaŭ redakti