La drama soprano estas voĉfako de soprano. La voĉo ofte havas metalan tembron kaj la plej granda konvinka forto: el ĉiuj sopranoj ĝi devas superbrili la plej laŭtajn orkestrosonojn kaj kanti longajn melodiarkojn. Tamen ĝi estas malpli akra, kvankam ĝi kapablas ampleksi preskaŭ tri oktavojn. La draman sopranon en Francio oni nomas falcon [falko]. La drama soprano havas malaltajn tonojn pli gravaj ol tiuj de lirika soprano kaj la tembro estas pli markata. Ekzemplo de drama soprano estas Birgit Nilsson kiel Isolda en „Tristan und Isolde“ de Wagner.


Ekzemploj por la voĉfako estas: