Duajara Festo de Flamenko

La Duajara Festo de Flamenko (hispane Bienal de Flamenco) estas flamenka festivalo okazigita en Sevilo, Hispanio, ĉiun duan jaron en diversaj teatrejoj de la urbo. Tiu festivalo utilas kiel montrofenestro por dancistoj, kantistoj kaj gitaristoj de la flamenka etoso, ĉu novaj artistoj ĉu altnivelaj figuroj, reprezentante kaj la puran flamenkon kaj la novajn tendencojn en la flamenka mondo.

Spektaklo de la Duajara Festo de Flamenko de 2012.

La Bienal okazis por la unua fojo en 1980. Tiam la direktoro estis José Luis Ortiz kaj la reklamadon oni faris per afiŝo desegnita de Joaquín Sáenz.

Ekde 2014, la Bienal estas asociita kun la Duajara Festo de Flamenko de Parizo kiu okazas ankaŭ ĉiun duan jaron en la pariza teatro de Chaillot, cele al «disvolvigo de kunaj projektoj (inklude apogon al la produktado) kaj de regado de malferma debato pri flamenko trans la hispanaj landlimoj», laŭ deklaris ĝia direktoro.[1]

Historio redakti

La 15a Bienal de 2008 konsistis el 54 spectakloj, en kiuj partoprenis inter aliaj Enrique Morente, Manolo Sanlúcar, María Pagés, Israel Galván, Juan Manuel Cañizares, Isabel Bayón, Javier Barón, Arcángel, Andrés Marín, Rocío Molina, Estrella Morente kaj El Lebrijano.

La 16a Bienal de 2008 konsistis el 56 spectakloj, en kiuj partoprenis inter aliaj Miguel Poveda kaj Paco de Lucía en la respektivaj ceremonioj, dum en la spektakloj El Lebrijano, Agujetas, José Menese, Rocío Molina, Farruquito, Tomatito, Estrella Morente, Moraíto Chico, Arcángel, Dorantes, Eva Yerbabuena kaj María Pagés.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bienal de Flamenco en la hispana Vikipedio.