Estrella MORENTE Carbonell (Las Gabias, provinco Granado, 14a de aŭgusto 1980) estas hispana kantistino de flamenko. La familio Morente estas de andaluzaj kantistoj kaj flamenkistoj. Ŝia patro, Enrique Morente estas kantisto, kaj ŝia patrino, Aurora Carbonell, dancistino, instruis ŝin ekde infanaĝo la esencon de flamenko. Ankaŭ ŝia mezaĝa fratino, Soleá Morente, kaj ŝia pli juna frato, José Enrique Morente, estas kantistoj. Krome, ŝi estas nevino de Antonio Carbonell kaj de la gitaristo kaj kantisto Pepe Carbonell "Montoyita". Estrella edziniĝis kun la taŭrludisto Javier Conde la 14an de decembro 2001 en Granada, kun kiu ŝi havis du filojn, Curro (2002) kaj Estrella (2005).

Estrella Morente
Persona informo
Naskonomo Estrella de Aurora
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1980 (1980-08-14) (43-jaraĝa)
en Granado
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Enrique Morente
Frat(in)oj Soleá Morente • Kiki Morente
Edz(in)o Javier Conde
Okupo
Okupo kantistoaktoro
TTT
Retejo https://estrella-morente.es/
vdr

Ŝi ekkantis ankoraŭ infana kaj debutis 16-jaraĝa en la prezentaĵo de la Ĉampionado de Alpa Skiado de Sierra Nevada. Ŝia unua disko, "Mi cante y un poema", de flamenkaj kantoj, estis disko de plateno kaj la dua, “Calle del aire”, de kantoj kaj popolaj kaj kristnaskaj, estis disko de oro. Post tiuj sukcesoj, la kantisto partoprenis en multnombraj festivaloj, kiel en Sevilo, Barcelono kaj Granada.

En 2005 ŝi debutis en la Barbican Centre de Londono kaj elpartorprenis en serio de koncertoj kun sia patro Enrique Morente.

Diskaro redakti

Inter ŝiaj diskoj menciindas jenaj:

  • Mi cante y un poema (2001), produktorita de sia patro, Enrique Morente.[1]
  • Calle del aire (2001)
  • Mujeres (2006), disko omaĝo al 13 virinoj de la 20a jarcento.
  • Casacueva y escenario (DVD, 2007), koncerto omaĝo al la artistino Niña de los Peines.
  • Autorretrato (2012)
  • Amar en paz (kun Niño Josele, gitaro, 2014), amdeklaro al muziko de Brazilo.
  • Encuentro (kun Javier Perianes, piano, 2016)
  • Copla (2019)

Notoj redakti

  1. ESTRELLA MORENTE -CANTAORES/AS - El Arte de Vivir el Flamenco Alirita la 16an de novembro 2019, El arte de vivir el flamenco, retejo elartedevivirelflamenco.com.

Eksteraj ligiloj redakti