José MENESES Scott (La Puebla de Cazalla, Provinco Sevilo, 3a de decembro 1942-samloke, 29a de julio 2016)[1] estis hispana kaj andaluza kantisto de flamenko.

José Menese
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1942 (1942-12-03)
en La Puebla de Cazalla
Morto 29-an de julio 2016 (2016-07-29) (73-jara)
en La Puebla de Cazalla
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto
Information icon.svg
vdr

Komence de la 1960-aj jaroj li estis prezentita en la madrida kultura etoso fare de la pentristo Francisco Moreno Galván, same devena de La Puebla de Cazalla. La rilato de Menese kun Moreno Galván estis longdaŭra, ĉar tiu verkis la plej parton de la vortumado de liaj postaj diskoj. La enhavo de tiu vortumado, kun profunda sociala senco kaj foje eĉ politika, havigis la malamikecon de la aŭtoritatoj de la frankisma diktaturo, sed tiu ne trovis precizan tialon en la vortumado de Moreno Galván por plenumi la cenzuron pri ili.[2]

Spite ne esti cigano, José Menese uzis fortan voĉon kiu similas al grandaj ciganaj kantistoj, speciale Antonio Mairena. Menese estis ortodoksa kantisto kiu ĉiam respektis la klasikajn skemojn de flamenko, malakceptante plinovigojn kiel tiuj kiujn aliaj artistoj enkondukis en la kantostilo de fino de la 20a jarcento. Spite tion, li estis unu el unuaj artistoj de flamenko kiu metis tian kantostilon sur seriozaj scenejoj kiel Teatro Olympia de Parizo (1973 kaj 1974) aŭ eĉ la "Auditorio Nacional de Música de Madrid" (1991).[3]

DiskaroEdit

  • 1963 - José Menese
  • 1964 - Saetas
  • 1964 - José Menese
  • 1965 - José Menese
  • 1965 - Cantes de José Menese
  • 1967 - José Menese
  • 1967 - Cantes flamencos básicos
  • 1968 - Menese
  • 1969 - La Mariana
  • 1970 - Saetas de oro
  • 1970 - Renuevos cantes viejos
  • 1971 - Cuando llegará el momento
  • 1971 - Romance de Juan García
  • 1971 - Cantes para el hombre nuevo
  • 1974 - Los que pisan la tierra
  • 1975 - Theâtre de l'Olympia
  • 1975 - Soleares del que nunca fue a Granada
  • 1975 - Festival flamenco gitano, vol 2
  • 1976 - La palabra
  • 1978 - Andalucía 40 años
  • 1981 - Mi cante a la esperanza
  • 1982 - Ama todo cuanto vive
  • 1985 - Cantes de ida y vuelta
  • 1987 - Puerta Ronda
  • 1993 - El viento solano
  • 1994 - Arte flamenco
  • 1995 - Recital Teatro Albéniz, 30 años de cante
  • 1995 - En el Albéniz
  • 1997 - El Flamenco Vive
  • 1997 - A mi madre Remedios
  • 2000 - A Francisco
  • 2002 - La pureza del cante
  • 2005 - A mis soledades voy, de mis soledades vengo

NotojEdit

  1. García Reyes, Alberto (30a de julio 2016). «Muere José Meneses, cantaor que cierra una generación irrepetible». ABC. Konsultita la 17an de novembro 2019.
  2. La Dinamo - José Menese. «Sigo luchando por mantener el flamenco puro con toda la dignidad del mundo.» Konsultita la 17an de novembro 2019.
  3. De Flamenco.com - José Menese