Dueca politiko (ambigua politiko, dueca moralo ka.) estas principe diversa apliko de principoj, leĝoj, reguloj kaj taksoj al samecaj agoj de diversaj subjektoj depende de la grado de lojaleco de la subjekto aŭ depende de la aliaj konsideroj de profito por la taksanto.

Dueca politiko ekzistis en la tuta konata historio de homaro. Rilate al nedezirataj subjektoj ĝi ofte aspektas kiel publika akuzo de tiuj subjektoj pri rompo de leĝoj, reguloj, "tuthomaraj valoroj", homaj rajtoj kaj io ajn por indignigi opinion de la amasoj.

Kelkaj ekzemploj de dueca politiko en internaciaj rilatoj redakti

  • Okcidentaj amaskomunikiloj nomas la irakanojn kaj afganojn, kiuj atakas militistojn de NATO, teroristoj, dum en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj oni povas nomi la samajn personojn ribeluloj aŭ gerilanoj. Samtempe rilate tiujn, kiuj batalas kontraŭ federacia armeo en Ĉeĉenio, okazas precize la malo.
  • Multaj okcident-eŭropaj ŝtatoj aplaŭdis referendumom pri sendependiĝo de Montenegro disde Serbio. Samtempe ili ne volas allasi eĉ eblecon de similaj referendumoj en Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestrio.
  • Teroristoj, kiuj direktis pasaĝerajn aviadilojn al la Monda Komerca Centro en Novjorko estas tutmonde agnoskitaj kiel teroristoj. Samtempe la usonaj pilotoj, kiuj bombis malsanulejojn en Serbio, ne estas taksataj same.

Vidu ankaŭ redakti