Dufizikismo (antikve-greke δῠοφῠσῐτῐσμός, duofusitismós, el la greka lingvo kie tiuj konfesantoj estas fifinitaj δυοφυσῖται) estas doktrino de kristanaj eklezioj subtenanta la kunekziston en Jesuo Kristo de la du naturoj, tiu homa kaj tiu dia, surbaze de la dekretoj de la 4-a ekumena koncilio en 451. Laŭ tiu koncilio, nome la dufizikisma doktrino, la homa kaj dia naturoj estas kunigitaj sensepare kaj senkunfuze kaj, eĉ, en harmonio kaj neĉeesto de kontraŭdiroj en la unikeco de la Filo.

Mozaiko en la Baziliko Hagia Sofia de Istanbulo: Kristo Pantokratoro kun la imperiestro Konstanteno la 9-a monomako kaj ties edzino Zoe.

Doktrinaj disputoj redakti

Post la unua koncilio de Niceo (325), la teologia debato moviĝis el la Triunua disputo pri la plureco de la diaj personoj (kulmininta per la flankenmeto de arianismo asertanta la diecon de la sola Patro), al la kristologia disputo pri la naturo de Jesuo [1]

La precipaj hipotezoj proponitaj estis: tiu kiu rekonis la kunan ĉeeston de la homa kaj dia naturoj en Kristo, tiu kiu atribuis al li nur tiun homan koncernigitan sur la nocio de monofizitismo.
Nestorianismo, proponita de teologo de la antioĥia medio, kiu predikis “personecon entenantan ambaŭ naturojn en Kristo sed tute separitajn kaj rifuzantan la hipostazan unuiĝon (kaj rifuzis al la Virgulino Maria la honoran titolon de “Patrino de Dio” "Theotokos" ("patrino de Dio") proponante tiun de “patrino de Kristo”) estis markita per la cenzuro de herezo en la koncilio de Efeso (431). La koncilio de Kacedonio, male, komdamnis kiel neakcepteblaj la fizitismajn teoriojn emantajn doni tro da pezo al la naturo homa aŭ dia en la persono de Filo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Giovanni Tabacco, Grado G. Merlo, Medioevo V-XV secolo, Il Mulino, Bologna 1989.

Bibliografio redakti

  • Bury, John B., 'A history of the later Roman empire from Arcadius to Irene', Volume 2 (2005)
  • Chadwick, Henry, 'The Penguin History of the Church 1: The Early Church' (Penguin, 1993)
  • Norwich, John J., 'Byzantium: The Early Centuries' (Penguin, 1988)