Duivendrecht (stacidomo)

Duivendrecht estas kombinita fervoja stacidomo kaj metrostacio en Duivendrecht, Nederlando. La stacio estis malfermita en majo 1993 kiel parto de la plilongigo de "Zuidtak" de la Amsterdama cirkla fervojo, inter Amsterdam RAI kaj Weesp.

Duivendrecht
Stacidomo Duivendrecht kun metrolinio 53
Stacidomo Duivendrecht kun metrolinio 53
fervoja stacidomo • metrostacio • turstacidomo • bushaltejo
Situo
Lando Nederlando Nederlando
Urbo Duivendrecht
Geografia situo 52° 19′ 24″ N, 4° 56′ 11″ O (mapo)52.3233334.936389Koordinatoj: 52° 19′ 24″ N, 4° 56′ 11″ O (mapo)
Duivendrecht (Metroo de Amsterdamo)
Duivendrecht (Metroo de Amsterdamo)
DEC
Duivendrecht
Duivendrecht
Duivendrecht
Situo de Duivendrecht
Map
Duivendrecht
Ecoj
Tipo surtera
Historio
Malfermo 23-a de majo 1993
Administrado kaj utiligado
Trafikanto NS
GVB
Kodo Dvd
DVD
Kodo UIC 84001941
vdr

Tiu stacio ebligas interkonekton inter fervojlinioj 20 kaj 30 kiuj kruciĝas ĉi tie je malsamaj niveloj. La malsupera nivelo estas larĝa insula kajo kiu ankaŭ gastigas la stacian halon. Ĝi priservas linion 30 de Schiphol al Weesp, Almere kaj Amersforto. La supera nivelo havas du kajojn kiuj priservas trajnojn de linio 20 de Amsterdam Centraal al Utrecht ĉe la ekstera flanko kaj metroojn ĉe la interna flanko. La metrolinio ĉe tiu punkto veturas inter la du trakoj de la ĉefa fervojo.

Duivendrecht estas larĝa interkonekta stacio: la vilaĝo mem estas malgranda. Tamen, la stacidomo Duivendrecht estas apud stadiono "Amsterdam ArenA" kaj stacidomo Bijlmer ArenA. Depost decembro 2006, malpli multaj trajnoj haltas en Duivendrecht pro malpli granda nombro da pasaĝeroj kaŭzata de Utrechtboog (rekta linio inter Utrecht kaj Schiphol).


Interkonektoj redakti

Metrolinioj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti