Duklando Schweidnitz-Jauer/Świdnica-Jawor

duklando en Silezio (1291-1326 kaj 1346-1368)

La Duklando Schweidnitz-Jauer respektive Świdnica-Jawor ekzistis de 1346 ĝis 1368, principe kadre de la duklando Silezio ekzistinta ĝis 1355. La regno konsistis el la sileziaj duklandoj Jauer/Jawor, kreita en 1277, kaj Schweidnitz/Świdnica, kreita en 1291. Ili estis unuafoje kunligitaj inter 1291 kaj 1326 sub Bolko la 1-a, kaj poste konstante ligitaj ekde 1346 sub Bolko la 2-a Malgranda, ambaŭ de la svidnica branĉo de la sileziaj Piastoj ĝis 1368. Iliaj teritorioj origine apartenis al la duklandoj de Liegnitz (Legnica) kaj Breslau (Vroclavo). Rezidejoj estis la kasteloj de Jauer/Jawor kaj Schweidnitz/Świdnica kaj la Kastelo Fürstenstein en Waldenburg en Silezio (Wałbrzych).

Duklando Svidnico-Javoro
12911326

Sileziaj princlandoj
Geografio
Ĉefurbo:
Javoro (Jauer/Jawor)
Svidnico (Schweidnitz/Świdnica)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Legnico Duklando Legnico
Postsekvaj ŝtatoj:
Krono de Bohemio Krono de Bohemio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la historia duka kastelo en Jauer/Jawor
Blazono de duklando Svidnico
Blazono de duklando Javoro

Post la morto de la duko Bolko la 2-a Malgranda en 1368 kaj de lia vidvino Agnesa de Habsburgo en 1392, la Svidnica-Javora duklando falis al la Krono de Bohemio kaj per tio ankaŭ apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.

En 1742, la teritorio fariĝis parto de Prusio, nomata Prusia Silezio.