Dukolora arbanaso

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dukolora arbanaso
Dukolora arbanaso
Dukolora arbanaso
Fulvous whistling duck.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. bicolor
Dendrocygna bicolor
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dendrocygnabicolormap.png
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Dukolora arbanaso, Dendrocygna bicolor, estas anaso de la grupo de la arbanasoj kiu reproduktiĝas en tutmondaj tropikaj regionoj en multe de Centra kaj Suda Ameriko, Subsahara Afriko, la Hindia subkontinento, kaj la Golfa Marbordo de Usono.

Ilustraĵo de 1918 en The game birds of California.

La Dukolora arbanaso estas komuna sed timida specio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, krom lokaj movoj, sed okazis vaganteco al suda Eŭropo. Ili nestumas en platformo el bastoneteroj en kanejoj, kie la ino demetas 8–12 ovojn, sed ili uzas eventuale ankaŭ arbotruoj aŭ malnovaj nestoj de aliaj birdoj.

Dendrocygna bicolor wilhelma.jpg
Dendrocygna bicolor - MHNT

Ties habitato estas nesalaj lagoj, rizkampojbaraĵlagoj kun multa vegetaĵaro, kie tiu anaso manĝas nokte semojn kaj aliajn partojn de plantoj.

La Dukolora arbanaso estas 48-53 cm longa. Ĝi havas longan grizan bekon, longan kapon kaj longecajn krurojn, sablokolorajn kapon kaj subajn partojn, tiuj lastaj ruĝecnuancaj flanke, malhelan kronon, kaj malhelgrizan dorson kaj flugilojn. La vosto kaj flugilmakuloj estas helbrunaj, kaj estas blanka duonluna areo en supra vosto kiu estas videbla dumfluge.

Ĉiuj plumaroj estas similaj, escepte ke junuloj havas malpli kontrastajn flankojn kaj vostokoloron.

Tiu specio estas gregema, kaj ĉe preferataj lokoj ili povas formi grandajn arojn. Kiel la alternativa komuna nomo de fajfanasoj implicas, temas pri bruemaj birdoj kun klara fajfalvoko kii-ŭii-uuu.

La Dukolora arbanaso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti