La Dulita perdriko (Rhizothera longirostris dulitensis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas distinga subspecio de la Longbeka perdriko (Rhizothera longirostris).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dulita perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Rhizothera
Specio: Rh. l. dulitensis
Rhizothera longirostris dulitensis
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de Borneo, kie ĝi aperas kiel separata altitude el la nomiga subspecio, kaj foje estas agnoskata kiel plena specio, Rhizothera dulitensis. Ĝi estas malmulte konata, rara, kaj ne estis vidata el 1937.[1]

Aspekto redakti

Tiu perdriko estas 30 cm longa. Kiel la Longbeka perdriko, ĝi estas ĉefe ruĝecbruna al sablokolora, kun oranĝeca kapo, malhelbrunaj krono kaj dorso (tiu strieca), helgriza brustozono duoble granda ol ĉe la nomiga subspecio, longa, nigra, kurbeca beko kaj flavaj kruroj. La subaj partoj estas blankecaj pli ol oranĝecaj (nomiga subspecio) kun blankeca ventro[2]

Distribuado kaj vivejo redakti

Tiu orientalisa specio estas limigita al plej malaltaj montararbaroj de la montoj de Borneo. Ĝi estis unuafoje konstatita ĉe la Monto Dulit (de kie devenas ambaŭ nomoj) kaj poste en Monto Murud kaj Monto Batu Song, ĉiuj en norda Saraŭako.[2] Du specimenojn kolektis Alfred Hart Everett en Kinabalu-Monto en Sabaho en 1895, sed ĝi ne estis vidata el tiam.[1]

Statuso kaj konservado redakti

Orenstein et al (2010) sugestas, ke tiu perdriko povus esti ege minacata pro viveja degradado kaj ĉasado, kaj grava konservocelo estus ties remalkovro.[1] BirdLife International konsideras, ke ĝi povus rapide malpliiĝi pro habitatodetruo kaj degradado, kaj ties taksonomia statuso estu priserĉata.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Orenstein et al. (2010).
  2. 2,0 2,1 Smythies & Davison (1998).
  3. BLI species factsheet.
  • Orenstein, Ronald; Wong, Anthony; Abghani, Nazeri; Bakewell, David; Eaton, James; Yeo Siew Teck; & Yong Ding Li (2010). “Sarawak – a neglected birding destination in Malaysia”, BirdingASIA 13, p. 30–41. 
  • Smythies, B.E.; & Davison, G.W.H.. (1998) The Birds of Borneo.. Kota Kinabalu: Natural History Publications (Borneo), in association with the Sabah Society, p. 217–219. ISBN 983-812-028-6.
  • Long-billed Partridge. BLI species factsheet. BirdLife International (2010). Alirita 2010-09-18.