Durbe

urbo en Latvio

Durbe - jen latve, historie germane Durben - estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en meza parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 14 km de Grobiņa, 27 km de Liepāja kaj 190 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 499 personoj sur areo de 2,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 225 loĝantoj/km². Durbe estas la plej malgranda urbo en Latvio laŭ populacio.

Durbe
germane Durben
Urbo
Lutera preĝejo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Dienvidkurzeme
Historia regiono Kuronio
Rivero Trumpe
Supermara alteco 25 m s. m.
Koordinatoj 56° 35′ 20″ N 21° 22′ 10″ O / 56.58889 °N, 21.36944 °O / 56.58889; 21.36944 (mapo)
Areo 2,2 km² (220 ha)
Loĝantaro 499 (2023)
Denseco 226,82 loĝ./km²
Urborajtoj 1893
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3440
Vikimedia Komunejo: Durbe
Retpaĝo: durbe.lv

Historio redakti

Durbe unue estis menciita en skribaĵoj dum la Livonia periodo en 1230.

Ĝis la 13-a jarcento, la kasteldistrikto Durbe apartenis al la Kuronia ŝtato Piemare. La 13-an de julio 1260, ĉi tie okazis la batalo de Durbe inter la kombinitaj fortoj de la Livonia kaj Teŭtona ordeno, kaj la ĵemajtojn. Kuronoj de ordena armeo transiris al la ĵemajta flanko. En la batalo, la ordeno estis venkita.[2]

En 1263, laŭ ordono de la Livonia Ordena majstro Burchard von Hornhusen, kastelo estis konstruita ĉi tie. Ŝtona kastelo Durbe estis konstruita ĉirkaŭ 1380.

Komence de la 15-a jarcento, komencis formiĝi urbo (germane Kronflecken Durben) ĉirkaŭ la kastelo de la Ordeno, kaj malgranda preĝejo estis konstruita en la mezo de la jarcento. Poste, en 1651, ŝtona preĝejo estis konsekrita. La loka ordena kastelo estis detruita dum la Granda Nordia Milito. Ekde tiam, la evoluo de la urbeto estis sensignifa. Ĉiukaze en la regiono plu vivis germanaj baltoj kune kun kuronoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).

En 1893 Durbe akiris urborajtojn. Dum la sovetia epoko, ekzistis provo igi Durbe loka centro.[2]

Pomarbo estas desegnita en la blazono de Durbe, ĉar komence de la 20-a jarcento estis ĉi tie grandaj pomarbaroj.[3]

Geografio redakti

 
Kastelruinoj.
 
Fajrostacio.

La urbo situas en la Okcidenta Kuronia altebenaĵo.[4] La centro de Durbe situas 1 km sude de lago Durbes.

Averaĝa temperaturo estas -4°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800-850 mm jare.[4]

Transporto redakti

La ĉefa aŭtovojo de urbo estas A9 (Rigo-Liepāja), lokaj vojoj estas V1202 (Durbe-Aistere), V1230 (Durbe-Līguti), V1204 (Durbe-Kugras) kaj V1206 (Durbe-Priekule).

Loĝantaro redakti

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[2][5]
1935 500
1965 1900
2000 631
2021 491

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[5]
2000 631 588 (93%) 11 (2%) 3 (0%) 5 (1%) 0 (0%) 21 (3%) 3 (0%)
2021 491 454 (92%) 13 (3%) 1 (0%) 3 (1%) 2 (0%) 13 (3%) 5 (1%)

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelruinoj (14-a jarcento)
  • Lago Durbes
  • Lutera preĝejo (1651)

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 417.
  3. Durbe. Historio.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. 5,0 5,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj redakti