Durmersheim
Durmersheim - prononco [DURmershajm] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rastatt kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 085 loĝantojn sur areo de 25,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 468 loĝantoj/km².
Durmersheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
Distrikto | Distrikto Rastatt | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07245 | |||||
Poŝtkodo | 76448 | |||||
Aŭtomobila kodo | RA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08216009 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Augustin | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 12085 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 56′ N, 8° 17′ O (mapo)48.9383333333338.2769444444444Koordinatoj: 48° 56′ N, 8° 17′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 119 m | |||||
Areo | 26,15 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.durmersheim.de/ | |||||
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn Durmersheim interalie vivas la german-japana esperantista familio Kleemann. La paro renkontiĝis en la IJK 1965 en Japanio, en kiu ekestis tuta vico de german-japanaj esperantistaj familioj. Dieter Kleemann post finstudo de medicino malfermis grandan kuracistan praktikejon de interna medicino en la komunumo, do de multaj jardekoj estas en fokuso de la loka publika atento, tiel ke la fenomeno de esperantlingva familio estas konata al multaj komunumanoj. Ambaŭ filoj, Thomas kaj Andreas, estas denaskaj esperantistoj, en infanaĝo partoprenis multajn Internaciajn Infanajn Kongresetojn, poste aktivis en GEJ kaj intertempe ambaŭ mem fondis esperantlingvajn familiojn. En Durmersheim je granda parto tradukiĝis kaj fine publikiĝis esperantlingva versio de la infanlibro Malgranda Sorĉistino de Otfried Preussler.