Dylan Dog

nomo de la ĉefa karaktero de la Itala bildstria serio kun la sama nomo

Dylan Dog estas la nomo de la ĉefa rolulo de la Itala bildstria serio kun la sama nomo. La serio estis kreita de Tiziano Sclavi, kaj publikigita de Sergio Bonelli Editore.

Dylan Dog

Universo Dylan Dog
Kreita de Tiziano Sclavi
Originala versio
Nomo Dylan Dog
Lingvo itala
Eldonisto Sergio Bonelli
Detaloj
Sekso krimnoveloj pri supernaturaj fenomenoj
Parencoj Xarabas (patro), Morgana (patrino), Lillie Connolly (mortinta edzino)
Amikoj
Malamikoj
Povoj kvin-kaj-duona senso (antaŭsento)
vdr

La serio komencis en 1987, kaj daŭras ĝis nun. Dylan Dog estas "detektivo de koŝmaroj", alivorte detektivo, kies laboro estas priserĉi strangajn krimojn kiuj povus havi supernaturajn kaŭzojn. Dylan Dog vivas en Londono, kvankvam la verkisto de la serio tute neniam vivis en Britio. Li estas helpata de sia asistanto Groucho, strangulo kiu vestiĝas kaj aspektas kiel la Usona komika aktoro Groucho Marx, kaj konstante diras ŝercojn. Alia grava figuro de la serio estas la polic-inspektisto Bloch, kiu estis la ĉefo de Dylan kiam li laboris en la polico, kaj ankoraŭ helpas lin kiam li povas. Dylan ne povas memori sian infanecon, sed li malkovras dum la serio ke lia patro estas diablo nomita Xabaras, kaj lia patrino estas sorĉistino nomita Morgana.

Dylan Dog estas vegetarano kaj pacifisto, kaj vivas je firmaj moralaj principoj. Li ankaŭ timas altecojn kaj flugadon, kaj suferas pro klaŭstrofobio. Fine li estas eksa alkoholisto, kaj do li ne povas trinki alkoholon. Oni povus diri ke li estas la vera malo de tradicia bildstria heroo. La rakontoj ofte sed ne ĉiam inkluzivas supernaturajn aŭ magiajn elementojn, kaj kelk-foje ankaŭ inkluzivas politikan aŭ socian mesaĝon.

La serio estas unu el la plej popularaj inter junuloj en Italio, kvankvam multaj kutimaj legantoj asertas ke la nivelo de la rakontoj malaltiĝis dum la lastaj jaroj. Krome, Tiziano Sclavi mem skribis preskaŭ ĉiujn plej fruajn rakontojn de la serio, dum nuntempe li kutime lasas la taskon al aliaj kunlaborantoj.

Dylan Dog estis tradukita al kelkaj aliaj lingvoj, inkluzive de la kroata, la greka kaj la hispana.