Eĝo (grafeteorio)
La artikolo estas parto de serio pri grafeteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeteorio |
En grafeteorio, eĝo aŭ latero estas unu el la fundamentaj unuoj el kiuj grafeoj estas formitaj.
Sendirekta grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de eĝoj kiuj tiam estas neordigitaj paroj de verticoj. Orientita grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de eĝoj kiuj tiam estas arkoj - ordigitaj duopoj de verticoj.
Al eĝo povas esti asignita valoro aŭ pezo. Minimuma generanta arbo estas subgrafeo kiu kunkonektas ĉiujn verticojn de la grafeo sed enhavas nur parton de la eĝoj, la eĝoj estas elektitaj tiel ke sumo de iliaj pezoj estas minimuma. La alia komuna uzo de la pezoj estas la vojaĝa tempo aŭ kosto por la vojaĝa komiza problemo.
EkzemploRedakti
Sendirektita grafeo kun 6 verticoj kaj 7 eĝoj |
Eblas esti pluraj eĝoj inter la samaj verticoj (ruĝaj), ebas esti buklo, eĝo kiu ligas verticon al si (blua) |
eĝoj de direktita grafeo havas direktojn, montritajn per sagoj |
Eĝoj kun pezoj |
Vidu ankaŭRedakti
- Glosaro de grafeteorio
- Latero (geometrio)
- Dudirekta grafeo povas enhavi specialajn specojn de eĝoj
- Arko-transitiva grafeo
- Senlatera grafeo