Eŭropa Federalista Partio

politikaj partioj (1960-1995)

Eŭropa Federalista Partio (mallonge EFP) estis eŭropa partio, kiu aktivis de ĉirkaŭ 1960 ĝis ĉirkaŭ 1995 en diversaj eŭropaj landoj, i.a. sub la nomo Europäische Föderalistische Partei en Germanio kaj Aŭstrio kaj sub la nomo Partito Federalista Europeo en Italio.

Ekde ĉirkaŭ 2006, ĝian anglan nomon European Federalist Party uzas la movado Europe United, kiu tamen neniel estas jura posteulo de la iama Eŭropa Federalista Partio.

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, la partio postulis enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio. En 1991, kongreso de EFP alvokis la registaron de Pollando deklari Esperanton dua oficiala lingvo de Pola Respubliko.

EPF eldonis almenaŭ du gazetojn en Esperanto:

  • Federalisto
  • Federacio Eŭropo. Interna informacia bulteno de Eŭropa Federalista Partio.

De ambaŭ gazetoj aperis nur tre malmultaj numeroj.

EFP en Germanio redakti

En Germanio, EFP fondiĝis la 12-an de januaro 1964 kaj partoprenis en la postaj jardekoj en kelkaj balotoj sur federacia kaj landa nivelo inkluzive de la eŭropaj balotoj 1984.

Siajn plej gravajn - kaj tamen nur tre etajn - sukcesojn ĝi atingis en la balotoj por la Germana Federacia Parlamento Bundestag en 1969 (0,2 %) kaj en la balotoj por la landa parlamento de Baden-Virtembergo en 1976 (0,7 %).

Ĝi nomis sin "la sola tuteŭropa partio",[1] kion poste asertis ankaŭ multaj aliaj partioj pri si (ekzemple la Eŭropaj Verduloj, Libertas, NewropeansEurope United).

De 1979 ĝis 1987 la partion prezidis prof. Lutz Roemheld, kiu varbis inter esperantistoj pri subteno por EFP. En sia varba filmeto por la eŭropaj balotoj 1984, EFP rekomendis Esperanton kiel duan lingvon por la eŭropanoj. En tiuj eŭropaj balotoj, EFP akiris nur 0,1 % de la voĉoj. Tamen per la televida filmeto ĝi grave helpis la germanan Esperanto-movadon; la filmeto rezultigis kelkajn aliĝojn al Germana Esperanto-Asocio.

Multaj germanaj Esperanto-grupoj helpis al EFP en la kolektado de 4 000 subtenaj subskriboj por la partopreno en la eŭropaj balotoj de 1984 kaj 1989. Ĉi-lasta partopreno tamen malsukcesis, ĉar oni malkovris, ke aktivulo de EFP falsis multegajn subtenajn subskribojn, preninte adresojn el telefonlibro.

Post tiu tempo, EFP partoprenis ankoraŭ en la balotoj por la Federacia Parlamento en 1990 (tamen nur en la balota distrikto de Göppingen, kie ĝi akiris 266 voĉojn) kaj en la balotoj por la landa parlamento de Bremen en 1991. La partio ĉesigis sian agadon en 1994 kaj malfondiĝis en novembro 1995.

Ekde 2004, kelkaj iamaj subtenantoj de EFP komencis aktivi por Eŭropo - Demokratio - Esperanto.

EFP en aliaj eŭropaj landoj redakti

En Aŭstrio, EFP partoprenis en la balotoj por la Nacia Konsilio en 1962. En Italio, ĝi partoprenis en la eŭropaj balotoj de 1979.

Fontoj redakti