Malfermi la ĉefan menuon

Eŭropa Juda Kongreso

La Eŭropa Juda Kongreso estis fondita en 1986, kiel tuteŭropa federacio de judaj komunumoj kaj organizaĵoj. Ĝi estas la sola demokratie elektata, reprezenta organizaĵo de judaj komunumoj el tuta Eŭropo, kaj proksime kunlaboras kun la tutmonda organizaĵo demokrative Monda Juda Kongreso, kies kontinenta filio ĝi estas. La ĉefa celo de la kaj Eŭropa kaj Monda Judaj Kongresoj estas agi kiel "la diplomatia brako de la juda popolo". Membreco en la Eŭropa Juda Kongreso eblas al ĉiuj judaj grupoj aŭ komunumoj en Eŭropo, sendepende de la sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj ideologioj de la ŝtato gastiganta la grupon aŭ komunumon. La sidejo de la Exuropa Juda Kongreso estas en Parizo, Francio, kaj la organizaĵo subtenas kromajn internaciajn oficejojn en Bruselo (Belgio), Strasburgo (Francio), Berlino (Germanio) kaj Budapeŝto (Hungario). Precipaj eksteraj kontaktoj estas la naciaj registaroj de Eŭropo, la Konsilio de Eŭropo kaj la institucioj de la Eŭropa Unio.

Eŭropa Juda Kongreso
European Jewish Congress
Европейский еврейский конгресс
Congrès Juif Européen
Congreso Judío Europeo
Europäischer Jüdischer Kongress
Europejski Kongres Żydowski
fondodato 1986
Retejo eurojewcong.org
Information icon.svg
vdr