Eŭropa Regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino

La Eŭropa Regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino (germane Europaregion Tirol-Südtirol-Trentino; itale Euregio Tirolo-Alto Adige-Trentino) estas eŭropa regiono formita fare de la aŭstria federacia lando Tirolo kaj la italaj provincoj Sudtirolo kaj Trentino.

Eŭropa Regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino
germane Europaregion Tirol-Südtirol-Trentino, itale Euregio Tirolo-Alto Adige-Trentino
eŭropa regiono
Eŭropa Regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino
Landoj Austrio, Italio
Parto(j) Tirol, Sudtirolo, Trentino
Areo 26 673,92 km² (2 667 392 ha)
Loĝantaro 1 732 064 (2007)
Lingvoj germana, itala, ladina
Valuto Eŭro
Vikimedia Komunejo: Tyrol–South Tyrol–Trentino Euroregion
Retpaĝo: www.europaregion.info/en/
Iselsbergpass, Willkommen Tafel in der Provinz Trentino, Italien.jpg
Iselsbergpass, Willkommen Tafel in der Provinz Trentino, Italien

La limoj de la unuiĝo egalas al la antaŭa aŭstra-hungaria Tirolo. Disigita post unua mondmilito, la regiono retenis multon da sia kultura identeco. La multjaraj kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj ligoj kaj la rekono de konverĝaj interesoj bazitaj sur la tradicia rolo kiel transita lando, same kiel la plejparte identaj medicirkonstancoj en la centraj Alpoj, estis la bazo por la kreado de la Eŭregio en 1996.

Translima kunlaboro inter la tri najbaroj hodiaŭ kovras multajn kampojn, inkluzive de turismo, trafiko, infrastrukturo, sociservoj kaj mediaj temoj. En 2001, la komuna Alpendeklaration (Alpa deklaracio), ĉarto pri daŭripovo, postulis repacigon de ekonomiaj celoj kun la deziro de la loka loĝantaro konservi ĝian medion.

La renkontiĝoj inter la parlamentoj de la tri provincoj ( Dreier Landtag) estas okazigataj en diversaj lokoj de historia graveco, kiel ekzemple Insbruko kaj la antaŭa ĉefurbo de Tirolo, Merano.

Komuna kontaktoficejo de la tri provincoj estis starigita en Bruselo por kreskigi la rilatojn de la eŭregio kun la Eŭropa Unio.