Eŭropa nokto de vespertoj
La eŭropa nokto de vespertoj (angle: 'European Bat Night') estas nomo de ĉiujara evento por popularigo kaj komunikado rilate al vespertoj fare de eŭropaj speleologoj kaj ekologoj.
La celo estas informi la publikon pri tiuj bestoj minacataj. Ĝi okazas kutime dum somerfina semajnfino kaj interesas pli kaj pli da homoj en diversaj lokoj tra Eŭropo.
La plej vizititaj observejoj troviĝas kutime en Britujo, Francujo kaj Germanujo. En Hungarujo, Belgujo kaj Pollando la okazaĵo pli kaj pli populariĝas.
Laŭ la organizantoj, la okazaĵo povas temi pri ekspozicioj, observado, esplorado, ... Tre plaĉas tiaj agadoj al infanoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- EUROBATS, iniciinto de la eŭropa nokto de vespertoj
- Ĉiujaraj renkontiĝoj Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Ligiloj al ttt-ejoj pri vespertoj Arkivigite je 2005-10-01 per la retarkivo Wayback Machine