Eŭropa Volontula Servo

subtena programo de la Eŭropa Komisiono ekzistanta ekde 1996
(Alidirektita el Eŭropa volontula servo)

La Eŭropa Volontula Servo (mallonge EVS, angle European Voluntary Service, france Service volontaire européen, SVE) estas subtena programo de la Eŭropa Komisiono ekzistanta ekde 1996, kiu donas financan subtenon por volontula servo de junuloj en ne-profitaj organizaĵoj en Eŭropo. Ekde 2018 la servo formale nomatas Eŭropa Solidareca Korpuso (European Solidarity Corps, Corps Européen de Solidarité). La programo estas parto de la programo Erasmus+. La celo de la volontula servo estas ĉefe doni al junuloj la ŝancon disvolvi kapablojn, kiuj ebligas ilin aktive partopreni en la socia vivo kaj en la konstruado de nova Eŭropo. Samtempe la laboro de la volontuloj alportu aldonvaloron al la respektivaj institucioj. Kutime inter multaj aliaj ankaŭ la volontuloj de TEJO ricevas subtenon de la Eŭropa Volontula Servo.[1]

Eŭropa Volontula Servo
organizaĵo • voluntary service
Komenco 1996
Fondinto(j) Eŭropa Komisiono vd
vdr
projekto de la Eŭropa Volontula Servo en Ukrainio

Ĝeneralaj kondiĉoj redakti

Povas partopreni junuloj inter 16 respektive 18 kaj 30 jaroj el landoj de Eŭropa Unio kaj el partneraj landoj difinitaj de la programo Erasmus+, kiuj plejparte estas najbaraj landoj de Eŭropa Unio. La daŭro de la tasko estas kutime inter 2 monatoj kaj 12 monatoj; se la daŭro estas pli mallonga, oni adresu precipe junulojn kun specialaj bezonoj, aŭ pli grandajn grupojn de internaciaj volontuloj estu uzataj por la servo. Agadkampoj inkluzivas la areojn de sociaj aferoj, juneco, medio kaj kulturo.

Partopreno en akompanaj seminarioj – tiel nomata enkonduka trejnado kaj eventuala provizora renkontiĝo –, subteno de gvidinstruisto kaj partopreno en lingvokurso en la nacia lingvo de la gastiga lando estas devigaj. Precipe la EVS ankaŭ estas destinita al junuloj kun pliigitaj subtenaj bezonoj. Tiel la servo ankaŭ estu alirebla por volontuloj kun diplomo de nur baza mezlernejo, kun (familia) historio de enmigradohandikapo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti