Euregio Rejno-Waal

(Alidirektita el Eŭroregiono Rejno-Waal)

La organizaĵo Euregio Rejno-Waal aŭ pli longe eŭropa regiono Rejno-Waal - germane Euregio Rhein-Waal, nederlande Euregio Rijn-Waal - estas translima eŭropregiona asocio, en kiu kunlaboras pluraj urbaj kaj neurbaj komunumoj plus distriktoj el regiono parte en orienta Nederlando, parte en nordokcidenta Germanio. En ĝi membras 51 germaniaj kaj nederlandaj urbaj kaj neurbaj komunumoj, aldone du germaniaj distriktoj kaj plia regiona ligo, kaj fine ankaŭ po nederlanda kaj germana komercaj ĉambroj. La regiono celata per la kunlaboriga asocio pejzaĝe dominiĝas per la tri riveroj Rejno, Waal kaj Mozo, kaj havas sume 3,7 milionojn da loĝantoj. Tamen ja multaj, sed ne ĉiuj komunumoj de la regiono membras kaj kunlaboras en la iniciato:

Euregio Rejno-Waal
Eŭropa regiono
Eŭropaj regionoj [+]

LandojNederlando, Germanio


Euregio Rejno-Waal (Tero)
Euregio Rejno-Waal (Tero)



Vikimedia Komunejo:  Rhine-Waal Euroregion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Administre, la regiono laŭ asocia difino konsistas el la germaniaj distriktoj Kleve kaj Wesel kaj la eksterdistrikta urbo Duisburg, kaj el granda parto de la nederlanda provinco Gelderlando, nome la urba regiono Arnhem-Nijmegen, la regiono sudokcidenta Gelderlando, la regiono okcidenta Veluwe kaj la regioneto Achterhoek, plus la nordorienton de la provinco Norda Brabanto kaj la ekstreman nordon de la nederlanda provinco Limburgo.

Kvankam ne ĉiuj, sed nur 20 germanaj kaj 31 nederlandaj komunumoj individue membras en la eŭropregiona asocio, per la membreco de la Kleve kaj Wesel kaj de la regiona ligo Rejnlando tamen ĉiuj germanaj komunumoj de la regiono havas almenaŭ ne-rektan membrecon. Aldone membras la komercaj ĉambroj Industrie- und Handelskammer Duisburg-Wesel-Kleve kaj Kamer van Koophandel Centraal-Gelderland.

la teritorio de la eŭropregiona asocio (ne ĉiuj bildigitaj komunumoj estas individuaj membroj)

La 20 germaniaj komunumoj kun rekta membreco en la eŭropregiona asocio estas :

La 26 nederlandaj komunumoj kun rekta membreco en la eŭropregiona asocio estas :