Eanflaed

Eanflaed (n. la 19-an de aprilo 626, m. verŝajne la 11-an de decembro 704) estis edzino de Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj post ties morto abatino de Whitby. Ŝi estis anglosaksa sanktulino.

Eanflaed
abatino
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 626 (0626-04-19)
en Deira
Morto 704
en Whitby Abbey
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Northumbria [#]
Familio
Patro Edwin [#]
Patrino Aethelburg [#]
Edz(in)o Oswiu [#]
Infanoj AelflaedOsthrythAelfwineEcgfrith [#]
Profesio
Okupo monaĥino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

InfanaĝoRedakti

Ŝiaj gepatroj estis Edwin, reĝo de Northumbria, kaj Aethelburg de Kent. Aethelburg estis kristano, sed ne Edwin ĝis la nasktago de Eanflaed. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, tiun tagon dungmurdisto sendita de Cwichelm, reĝo de Wessex, malsukcese penis mortigi Edwin. Paulinus, episkopo de Jorko, persvadis Edwin konsenti al la bapto de Eanflaed (kune kun 11 aliaj anoj de la reĝa domanaro), kaj Edwin ĵuris ke, se li venkus Cwichelm, li konvertiĝus. Edwin ja venkis, kaj en 627 baptiĝis.

La saman jaron Penda, reĝo de Mercia, venkis Edwin, kiu mortis dum la batalo. Aethelburg kaj Paulinus fuĝis kun Eanflaed al Kent kie ŝia frato Eadbald regis. Tie Eanflaed pasis sian infanaĝon.

EdziĝoRedakti

En 642 Oswiu, reĝo de Northumbria, sendis pastron al Kent, tiam regata de Eorcenberht, por peti edziĝon al Eanflaed. Ne certas kiam la nupto okazis. Per la edziĝo Oswiu sendube esperis plifortigi aliancon kontraŭ Mercia. Tamen Northumbria mem disiĝis: ne post 644 Oswin, kuzo de Eanflaed, iĝis reĝo de Deira, kaj Oswiu retenis nur Bernicia.

Abatejo GillingRedakti

En 651 generalo de Oswiu mortigis Oswin. Eanflaed persvadis sian edzon doni bienon por Abatejo Gilling ĉe la loko kie Oswin mortis. La unua abato estis Trumere, kiu estis parenco de Oswin. Tiel oni evitis revenĝon.

Sankta WilfridRedakti

Eanflaed estis patrono de Sankta Wilfrid kiam tiu alvenis al la kortego, kaj kiam li deziris eliri, ŝi rekomendis lin al ŝia kuzo Hlothere, reĝo de Kent.

Abatino kaj SanktulinoRedakti

Post la morto de Oswiu en 670, Eanflaed eniris la abatejon de Whitby. Post la morto en 680 de ŝia parenco Hilda de Whitby ŝi iĝis abatino kune kun sia filino Aleflaed. Ŝi mortis verŝajne la 11-an de decembro 704 kaj entombiĝis en sia abatejo. Laŭ Vilhelmo de Malmesbury ŝiaj restaĵoj estis poste translokigataj al Abatejo Glastonbury.

IdojRedakti

La familia vivo de Oswiu estis iom komplika. Tamen verŝajnas ke li kaj Eanflaed havis kvar gefilojn: