Ebria Anĝelo

(Alidirektita el Ebria anĝelo)

Ebria Anĝelo (酔いどれ天使 Joidore tenŝi) estas japana jakuza filmo de 1948 reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi elstaras ĉar estis la unua de 16 filmaj kunlaboroj inter la reĝisoro Kurosawa kaj la aktoro Toshiro Mifune.

Ebria Anĝelo
filmo
Originala titolo 醉いどれ天使
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 27 apr. 1948
Ĝenro filma dramo, nigra filmo
Kameraado Takeo Itō
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Muziko de Fumio Hayasaka
Rolantoj Shimura Takashi • Mifune Toshiro • Yoshiko Kuga • Noriko Sengoku • Masao Shimizu • Michiyo Kogure • Shizuko Kasagi • Eitarō Shindō
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

Historio redakti

Takaŝi Ŝimura estas drinkema doktoro en postmilita Japanio kiu traktas junulon Macunaga (Toshiro Mifune), post pafado kun rivala organizo. La doktoro diagnozas tuberkulozon, kaj konvinkas lin eki traktadon (kaj ĉesi trinkadon kaj amindumadon). Ambaŭ ĝuas surprizan amikecon ĝis la iama bandestro, Okada, kiu estas ankaŭ iama perfortema koramiko de la doktora helpantino, estis elprizonigita kaj serĉas rebandiĝi. La malsana junulo tiam ĉesas sekvi la doktorajn konsilojn, revenas al malnovaj fikutimoj kun Okada. Sed Macunaga konstatas, ke Okada ne estas vera amiko kiam Okada minacas mortigi la doktoron se li ne informas al li pri kie estas la doktora helpantino. Kiam la doktoro iras informi pri Okada al la polico, Macunaga luktas kontraŭ Okada.

Eksteraj ligiloj redakti